Jimmy RUSHING (26-an de aŭgusto 1903[1] en Oklahomaurbo, Oklahomo; 8-an de junio 1972 en Novjorko; fakte James Andrew Rushing) estis usona blus- kaj ĵazkantisto kaj kantverkisto.

Jimmy Rushing
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1901 (1901-08-26)
en Oklahomurbo
Morto 8-an de junio 1972 (1972-06-08) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo leŭkemio
Tombo Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto
vdr
Jimmy Rushing, prezentado en novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. aŭguston de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Biografio redakti

Rushing devenis de muzikema familio; lia patro estis trumpetisto en latunbandoj kaj ĉe paradoj; la patrino kantis en preĝeja ĥoro, kaj ties frato, pianisto kaj kantisto Wesley Manning, kontaktigis lin kun la bluso. Bordelkanton de sia onklo , „Tricks Ain’t Walkin’ No More“, maldeca dialogo inter prostituigisto kaj sia servistino, li pli malfrue surdiskigis.

Li eklernis meminstrue la ludon de piano kaj violono. Jam en 1923/24 li vojaĝis tra la mezokcidentaj ŝtatoj de Usono kaj tra Kalifornio kiel bluskantisto. En Los-Anĝeleso li kantis kun Jelly Roll Morton kaj Harvey Brooks, revenis tamen poste al Oklahomo.[2] En 1927 li aliĝis en la bando Blue Devils de Walter Page, unu el la plej konataj teritoriaj bandoj en la sudokcidento de Usono, (kie li baldaŭ renkontiĝis kun Count Basie[3]) kaj en la orkestron de Bennie Moten (ekde 1929 ĝis post la morto de Moten en 1935). Li poste plulaboris en la novfondita Count Basie Orchestra; inter 1937 kaj 1939 li surdiskigis kun al bando de Basie-Band dudek titolojn por Decca Records.

Rushing apartenis al la grupo de la „blusvokistoj“, kaj li ofte estis akompanata dum sia bluskantado de la bando de Basie, kiu enradikiĝinte en kansasurba ĵazo ludis ege blusinfluitan svingon. En la bando de Basie li estis ekde 1935 ĝis 1948. Krom la devigaj jump-pecoj, kiujn Rushing ofte kantis, Basie verkigis apartajn blustitolojn por li; jam lia unua surdiskigo, la „Blue Devil Blues“ el 1929 kun Blue Devils antaŭdonis ĉi tiun formon, kaj lia tria disko, „That’s Too, Do“ (1930) anticipis du postajn klasikaĵojn el la Basie-erao, „Good Morning Blues“[4] kaj „Sent for You Yesterday“ (1938). Kiel ja plej fama sonregistraĵo de Rushing kun Basie validas „Goin’ to Chicago Blues“, kiun la bando ankaŭ sonregistris kiel „I Left My Baby“. Ĉiuj blus-pecoj de Rushing Blues kombinis popolajn tekstoj kun propraj de la kantisto; li kunpremis ilin al densaj kaj moveblaj frazoj, konsistaj el kvaronnotoj kiel „sayin’ Son, you've a home, as long as I've got mine“„I sent for you yesterday, here I come today.“[5]

Dum lia tempo en la bando de Basie li ankaŭ sonregistris kun Benny Goodman, Bob Crosby kaj aliaj bandegestroj; post proksimume 13 jaroj ĉe Basie li komence retiriĝis, kiam Basie en 1950 pretertempe malfondis sian bandon, kaj tiam formis propran grupon. Sekvatempe li gastmuzikis i.a. en 1957 ĉe la bando de Basie je la Newport Jazz Festival kaj en 1959 je la surdiskigo de Jazz Partyfare de Duke Ellington ĉe (Columbia). La soloista kariero de Rushing komencis per aro da netaj blusdiskoj, por kiuj li sonregistris kun propra sesopo por eldonejoj Vanguard Records kaj Columbia Records (Little Jimmy Rushing kaj The Big Brass); por tio ekzemplis ankaŭ la klasikaj sonregistraĵoj de Bessie Smith kaj Clara Smith. Li kunlaboris ankaŭ kun la kvaropo de Dave Brubeck; En 1959 li prezentis kun la ĉiustelularo de Buck Clayton en Kopenhago. En 1963 ekestis lia disko Five Feet of Soul kun aranĝisto Al Cohn. Poste li prezentis kun tenorsaksofonisto Zoot Sims en la novjorka Half Note, kun tiu-ĉi tamen ne ekestis sonregistraĵoj. En 1967 li surdiskigis kun la karopo de Earl Hines; por lasta disko por RCA Victor (The You and Me That Used to Be) li sonregistris en 1970 kun sia bando ĉirkaŭ Zoot Sims, Al Cohn kun la gastsoloistoj Budd Johnson kaj Ray Nance plejparte ĵazajn normkantojn.

Pro sia dikeco li tenis la ŝercnomon „Mr. Five by Five“ (kiu ankaŭ fariĝis lia rekonkanto, „he is five feet tall and he’s five feet wide“). Malsaniĝo pro leŭkemio en 1971 finis lian karieron.

Taksado redakti

Laŭ opinio de Leonard Feather Rushing establiĝis per pli klarkontura sonkoloro, abunde vigleca prezentadmaniero kaj ritma impeto kiel elstara blusvokisto, kvankam li opiniis pri si mem, ke li pli limigas la blus-karakterizaĵojn.“[6]Por la kritikistoj Richard Cook kaj Brian Morton lia nura korpa aperaĵo paralelis kun grandioza voĉo; li estis „afabla kaj agrabla viro“, kiu aktivis ĝis sia morto en 1972. Lia akompanmuzikisto Rudy Powell esprimis pri li: „La plej granda influo de Jim estas la funka sento. Li konas la bluson (...)“. Simile al siaj plej ŝatataj kantistoj Louis Armstrong kaj Bing Crosby „Rushing donas la impreson de peza, raŭka voĉo, kiu efikas tiel elasta, ĉar li laŭ certa maniero enmetas ritmon kaj akcentojn. Por atingi la elastecon, li devas svingi aŭ tamen nenio sukcesas, io kion li lernis de Coleman Hawkins,“ skribis verkisto Will Friedwald. [7]

Diskografiaj indikoj redakti

  • Complete Going’ to Chicago and Listen to the Blues (Vanguard/Lonehill, 1954–57) kun Lawrence Brown, Vic Dickenson, Walter Page, Freddie Green[8]
  • Rushing Lullabies (Columbia, enhavas la originalajn diskojn Little Jimmy RushingThe Big Brass, 1958/59)
  • Five Feet of Soul (Roulette, 1963) kun Al Cohn, Snooky Young kaj Zoot Sims
  • Who Was it Sang thatr Song (New World, 1967) kun Buck Clayton, Charles Thompson
  • Every Day I Have the Blues (Impulse! Records kun Clark Terry, Dickie Wells, Buddy Tate

Literaturo redakti

  • Ian Carr, Digby Fairweather und Brian Priestley: Rough Guide Jazz. 2. Auflage, Stuttgart, Metzler 2004, ISBN 978-3-476-01892-2
  • Richard Cook und Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz Recordings. 8. Auflage, Penguin, London 2006, ISBN 0-14-102327-9
  • Leonard Feather und Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford/New York 1999, ISBN 978-0-19-532000-8
  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992, ISBN 3-85445-075-3

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Naskiĝdato laŭ Carlo Bohländer k.a. Reclams Jazzführer 1989
  2. Will Friedwald mencias, ke Rushing rezignis post sia reveno la muziknegocon kaj intencis labori en la rapidmanĝejo de sia patro. Komp. Friedwald, p. 89.
  3. Will Friedwald redonas la aserton de Rushing, ke li estas tiu, kiu atentigis Page-on pri la juna pianisto, kiu vojaĝis kun alia orkestro: „Tiel li alportis Bill-on (ankoraŭ ne „Count“) Basie al la Blue Devils. „Jimmy ne prezenmuzikis al mi“, memoris Basie poste, „sed mi al Jimmy“. Cit. laŭ W. Friedwald, p. 89.
  4. La titolon ankaŭ jam aludis Bessie Smith en sia sonregistraĵo de „Jail House Blues“; Komp. W. Friedwald, p. 90.
  5. Informoj kaj citaĵoj laŭ W. Friedwald, p. 90.
  6. L. Feather/I. Gitler, S. 576.
  7. Ambaŭ citaĵoj de W. Friedwald, p. 88.
  8. Publikigita ankaŭ sub The Complete Vanguard Recordings en tri-diska eldonaĵo