Haschendorf [HAŝndorf], kroate Hošindrof, hungare Hasfalva [HAŜfalva], estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Neckenmarkt.

Bazaj informoj

redakti

Haschendorf situas antaŭ montoj sur ebenaĵo. Oberpullendorf troviĝas je 12 km-oj.

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua skriba mencio aperis en 1370 en germana formo „Harsandorf”. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon. En 1910 vivis tie 221 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis 1921 Hasfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio).

Vidindaĵoj

redakti
  • monumento ĉe trovejo, kie oni trovis ion el la bronzepoko