Haveno de Londono
La Haveno de Londono, en angla Port of London, estas tiu parto de la rivero Tamizo en Anglio inter la Kluzo Teddington kaj la difinita limo (ekde 1968, nome linio el Foulness Point en Essex tra la Malnova Lumturo Gunfleet ĝis Warden Point en Kent)[1] kun la Norda Maro kaj inklude asociajn kluzojn.[2] Iam la plej granda haveno en la mondo, ĝi estas la dua plej granda haveno en Unuiĝinta Reĝlando, post la haveno Grimsby & Immingham en 2012.[3] La uzado estas regata de la havena aŭtoritato "Port of London Authority" ("PLA"), nome publika instanco establita en 1908; kvankam ĉefe responsa pri kunordigo kaj plibonigo[4] de aktivecoj, kvankam ĝi ankaŭ havas kelkajn proprajn minorajn operaciojn.[5]
Haveno de Londono | |||
---|---|---|---|
Loko | |||
Lando | Unuiĝinta reĝlando | ||
Situo | Greater London, Essex, Kent | ||
Geografia situo | 51° 30′ N, 0° 3′ O (mapo)51.50.050000000000011Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 3′ O (mapo) | ||
| |||
Datenoj | |||
Malfermita | 1-a jarcento | ||
Trafikanto | Port of London Authority | ||
Posedanto | Port of London Authority | ||
Dungitoj | 45000 (2015) | ||
ŝarĝa tunaro | 54 000 000 000 tunoj (2018) | ||
Persona trafiko | 9 800 000 000 (2018) | ||
Enspezoj | 4 miliardoj £ (2015) | ||
Pliaj informoj | |||
Retejo | http://www.pla.co.uk | ||
La haveno povas manovri krozoŝipojn, ŝarĝoŝipojn, kaj pramojn de ĉiuj tipoj je pli grandaj instalaĵoj en sia orienta parto. Kiel ĉe multaj similaj historiaj havenoj de Eŭropo, kiel ĉe Antverpeno kaj Roterdamo, multaj aktivecoj konstante translokiĝis malsupren laŭrivere al la maro dum ŝipoj iĝis pli grandaj kaj la tero utilis por aliaj uzoj.