Heather Thomas

usona aktoro

Heather Anne THOMAS (8a de Septembro, 1957)[1] estas usona aktorino, verkistino, kaj politika aktivulino, kiu kunstelulis kiel Jody Banks en la televida serio The Fall Guy.

Heather Thomas
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1957 (1957-09-08) (66-jaraĝa)
en Grenviĉo
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater UCLA School of Theater, Film and Television vd
Profesio
Okupo scenaristo • televida aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Thomas ekaktoris estante 14-jaraĝa, kiam ŝi estis unu el la invititoj en serio de NBC nome Talking with a Giant, en kiu ŝi intervjuis famulojn.[2] En 1978, ŝi ekaktoris en malgrandaj televidaj roloj; ŝi aperis en la serio Co-Ed Fever, pri kiu ŝi poste diris, "Ĝi estis suspendita post la tria reklamaĵo."[3]

Post la nuligo de Co-Ed Fever's, Thomas estis elektita por la rolo de Jody Banks en The Fall Guy, en kiu stelulis Lee Majors kaj estis produktorita de Glen Larson, el ties premiero en 1981 ĝis la nuligo de 1986. Thomas dependiĝis de kokaino dum sia funkciado en la programo, kaj eniris en rehabilitadon kontraŭ tiu dependo meze de la 1980-aj jaroj.[2][4] Ŝi aperis en kelkaj filmoj, el kiuj la unua estis Zapped! en 1982, sed ŝi ĉesis aktoradi en 1998. Thomas aperis en nombraj virinafiŝoj dum la 1980-aj jaroj.

Post sia aktorkariero, Thomas verkis scenaron nome School Slut kaj vendis ĝin al Touchstone Pictures, kiu ne faris la filmon, pro kio Thomas reakiris la rajtojn por produktori ĝin per si mem.[2]

En Aprilo 2008, la unua romano de Thomas nome, Trophies, estis publikigita de William Morrow.[5]

Referencoj redakti

  1. "Today in History – September 8". Bay Ledger News Zone. Associated Press. 7a de Septembro, 2007. Arkivita el la originalo la 18an de Januaro, 2013. Alirita la 27an de Decembro, 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 Serena Kappes (28a de Januaro, 2003). "Former TV sex symbol Heather Thomas is a screenwriter, activist, mom". CNN. Alirita la 26an de Septembro, 2009.
  3. Peter Meade (26a de Februaro, 1984). "Heather Thomas is a busy body". Sunday Star-News. Wilmington, NC. Alirita la 26an de Septembro, 2009.
  4. Heather Thomas Emerges from the 'Private Hell' of Drug Addiction with the Help of Her Therapist Mate.
  5. Trophies ~ a novel by HEATHER THOMAS. Arkivita el la originalo je 2015-03-20. Alirita 22a de Februaro, 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heather Thomas en la angla Vikipedio.