Hedera Ligo
La Hedera Ligo (angle Ivy League) dekomence estis neformala termino por nomi la plej malnovajn, plej prestiĝajn universitatojn de nordorienta Usono.
Hedera Ligo | |||||
---|---|---|---|---|---|
college athletic conference (en) | |||||
Komenco | 1954 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La termino originis (ĉ. 1933) en prisporta parolado, kaj en 1954 ok tiaj universitatoj (el kiuj sep fondiĝis antaŭ ol Usono mem) formale kunfondis interlernejan atletan ligon tiel nomatan, kiu nun kunligas tiujn ok universitatojn pri 33 diversaj sportoj. Kial la adjektivo hedera? pro tio, ke hedero kreskas sur malnovaj muroj, kaj aparte sur la muroj de tiuj universitatoj. La termino vaste uziĝis ankaŭ ekster la sporta kampo, aludante pri la eduka filozofio, la kulturaj normoj, kaj la supereca sinteno de tiuj universitatoj.
La membro-universitatoj de la Hedera Ligo estas inter la plej riĉaj en la mondo. Harvard, dotita per fondusoj ampleksantaj preskaŭ 30 miliardoj da usonaj dolaroj, estas la plej riĉa el ĉiuj, kaj la plej malriĉa, Brown, havas preskaŭ 3 miliardojn da USD.
Membro-Universitatoj
redaktiJena tabelo resumas informojn pri la ok universitatoj en la Hedera Ligo:
Universitato | Urbo | Teamnomo | Konfesio fonda | Studentnombro | Fondjaro/Nomo |
---|---|---|---|---|---|
Brown University | Providence (Rod-Insulo) | Bears (Ursoj) | Baptista | 7 744 [1] Arkivigite je 2006-08-20 per la retarkivo Wayback Machine | 1764 College of Rhode Island (Kolegio de Rod-Insulo) |
Columbia University | New York (Nov-Jorkio) | Lions (Leonoj) | Anglikana | 19 694 [2] | 1754 King's College (Kolegio de l' Reĝo) |
Cornell University | Ithaca (Nov-Jorkio) | Big Red (Granda Ruĝo) | Nekonfesia | 20 400 [3] | 1865 |
Dartmouth College | Hanover (Nov-Hampŝiro) | Big Green (Granda Verdo) | Kongregacia | 5 753 [4] | 1769 |
Harvard University | Cambridge (Masaĉuseco) | Crimson (Karmezino) | Kongregacia; aliĝis al la unitariana partio kiam ĝi forlasis la Kongregacianojn en 1825 | 20 042 [5] | 1636 (sennoma; nomita Harvard College (Kolegio Harvard) en 1638) |
Princeton University | Princeton (Nov-Ĵerzejo) | Tigers (Tigroj) | Nekonfesia, sed fondita de presbiterianoj | 6 677 [6] | 1746 College of New Jersey (Kolegio de Nov-Ĵerzejo) |
University of Pennsylvania | Philadelphia (Pensilvanio) | Quakers (Kvakeroj) | Kristana | 19 771 [7] Arkivigite je 2010-02-26 per la retarkivo Wayback Machine | 1740 ~ 1751 (papere ĉartita en 1740, sed ekfunkciis nur en 1751) |
Yale University | New Haven (Konektikuto) | Bulldogs (Buldogoj) | Kongregacia | 11,483 [8] Arkivigite je 2007-04-03 per la retarkivo Wayback Machine | 1701 Collegiate School (Kolegia Lernejo) |