Heinrich von Bünau

Heinrich von BÜNAU (naskiĝinta la 2-an de junio 1697 en Weißenfels, mortinta la 7-an de aprilo 1762 en Oßmannstedt) estis germana juristo, politikisto kaj historiisto. Lia patro Heinrich estis registarprezidanto en Ansbach kaj elekto-saksia kanceliero. Li trifoje nuptis (1721 Augusta Helene von Döring - kun ŝi li havis du filojn; 1729 Erdmuthe Friederike von Hoym; 1739 Christiane Elisabeth von Arnim; praido de li edzinigis la verkistinon Henriette von Meerheimb).

Heinrich von Bünau
Heinrich von Bünau.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1697 (1697-06-02)
en Weißenfels
Morto 9-an de aprilo 1762 (1762-04-09) (64-jara)
en Oßmannstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post studoj de jursciencoj en Lepsiko li eklaboris por Elekto-Saksio kaj iĝis en 1721 prezidanto de la konsistorio en Dresdeno kaj en 1734 administranto de la Grafujo Mansfeld en Eisleben. En 1740 Bünau estis legato en Majenco. De imperiestro Karolo la 7-a li faritis la unua protestanto ĉe la posteno de regna kortegkonsilisto. Li ankaŭ gvidis en la supraj kaj malsupraj saksiaj distriktoj la interparoladojn koncerne la Frankfurtan Unuiĝon de 1744 post kio li ricevis la promociiĝo je regna grafeco. Fine li estis reprezentanto en Saksio-Eisenach, edukisto kaj kanceliero de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a.

La publika servado kaj la kortega vivo tute ne kontentigis lin kaj kontraŭ la moroj kritikendaj de multaj samranguloj li argumentis kaj reklamis ke havaĵoj, talentoj kaj privilegioj nobelaj devigus onin investi en komunutilaj kaj klerigaj aferoj. Sekve li pli kaj pli orientiĝis pri sciencaj studoj kaj kontribuis multon bonan per efikaj recenzoj, korespondado kaj eseo historiaj, politikaj kaj matematikaj. Lia biblioteko kun pli ol 40.000 volumoj alireblas al ĉiuj kaj prizorgitis i.a. de Johann Joachim Winckelmann. Krom Johann Jacob Mascov li iĝis fondanto de moderna germana historiografio; en siaj historiaj verkoj li emancipiĝis de la nura jurista manio je cela kaj utila vidoj.

Fundamentoj de liaj laboraĵoj estis uzo de filologie pruvitaj fontoj, memstara priaborado de aliaj ideoj kaj larĝeco de historia sento. Tiel li ankaŭ ege gravis por antaŭenpuŝi germanan nacian identecemon.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Probe einer genauer und umständlichen Teutschen Kayer- und Reichshistorie oder Leben und Thaten Friedrichs I. Römischen Kaysers. 1722
  • Genaue und umständliche teutsche Kayser- und Reichshistorie aus den bewährtesten Geschichtsschreibern und Urkunden zusammengetragen. Vier Bände. 1728–1743.
    • Band 1, Leipzig 1728 (Volltext)
    • Band 2, Leipzig 1732 (Volltext)
    • Band 3, Leipzig 1739 (Volltext)
    • Band 4, Leipzig 1743 (Volltext)
    • Johann Joachim Winckelmanns eigenhändige Exzerpte zur Geschichte Ottos I. und Heinrichs II.: SLUB Dresden, Mscr.Dresd.App.1720–1724.a (Digitalisat)
  • Kurze, jedoch gründliche, Information, was es um des Chur und Fürstl. Haußes Sachsen Gerechtsamen an den verledigten Hertzogthümern, Graff und Herrschafften Jülich, Cleve und Berg etc. für eine Bewandnüß habe. Dresden und Leipzig 1733
  • (kune kun Johann Michael Francke) Catalogus bibliothecae Bunavianae. Drei Bände.
  • Historie des Kriegs zwischen Frankreich, England und Teutschland. Vier Bände. 1763–1767.
  • Betrachtungen über die Religion und ihren itzig Verfall. Post mortem herausgegeben von Johann Friedrich Burscher mit Lebenslauf, Genealogie und Werkeverzeichnis Bünaus. Leipzig 1769 (Volltext).

LiteraturoRedakti

  • Max Schurig: Die Geschichtsschreibung des Grafen Heinrich von Bünaŭ', Leipzig 1910
  • Werner Schultze: Heinrich von Bünau. Ein kursächsischer Staatsmann, Gelehrter und Mäzen, Leipzig 1933
  • Karl Czok: August der Starke und Kursachsen. Dua eldono, Leipzig 1988, p. 124 ff.
  • Heinrich Theodor FlatheBünau, Heinrich Graf von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 3, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 538 f.
  • Carl Justi: Winckelmann. Sein Leben, seine Werke und seine Zeitgenossen. Band 1, Leipzig 1866 (Digitalisat), tria eldono 1922.
  • Sahrer v. Sahr: Heinrich, Graf von Bünau. 1869.
  • Max Schurig: Die Geschichtsschreibung des Grafen Heinrich von Bünau. Leipzig 1910.
  • Gothaisches genealogisches Taschenbuch der adeligen Häuser, 1903, Vierter Jahrgang, p. 236

FontoRedakti

Helbig, Herbert: "Bünau, Heinrich Graf von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 739-740, (tie ĉi interrete)