La Helbeka kampefilo (Campephilus guatemalensis) estas granda specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Campephilus” aŭ Kampefiloj kaj subfamilio Picinae, kiu estas loĝanta reproduktulo en Ameriko, nome el okcidenta Panamo norden al la norda Meksiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helbeka kampefilo
Helbeka kampefilo
Helbeka kampefilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Campephilus
Specio: C. guatemalensis
Campephilus guatemalensis
(Reichenbach, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato redakti

La habitato de tiu ĉi specio estas humidaj arbaroj kaj apudaj duakreskaj arbaroj aŭ duonmalferma arbaro.

Priskribo redakti

La Helbeka kampefilo estas 37 cm longa kaj pezas 255 g. Ĝi similaspektas al la Strivizaĝa nigropego, sed ĝi estas pli granda kaj fortika.

La plenkreskulo estas ĉefe nigra supre kun hela beko (de kie venas la nomo), densa kresto, kaj blankaj linioj el la kolo kaj ŝultroj kiuj preskaŭ renkontiĝas laŭ formo de V en dorso. La gorĝo estas nigra kaj la resto de subaj partoj estas blankaj, tre striitaj de malhelo, do ĝenerale de malproksime aspektas bruneca. La masklo havas ruĝajn kapon, kolon kaj kreston (sed Ruĝkapa kampefilo estas alia specio) kun kio ege kontrastas la heleburkolora beko, la blanka kolstrio kaj la flava okulo kun eta malhela ĉirkaŭokulo; la ino estas simila, sed la kresto kaj gorĝo estas nigraj. La ino povas esti distingitaj el la Strivizaĝa nigropego pro manko de blanka vizaĝa strio.

Kutimoj kaj vivo redakti

Tiu ĉi birdo havas identigan tamburadon kun du rapidaj povaj frapoj. Ties voĉo inkludas nasajn krakadojn kaj reproduktan voĉon kijuuu kijuuu kijuuu kijuuu.

La Helbeka kampefilo elfosas truojn, ofte tre grandaj, dum elserĉado de insektoj el arboj. Ili manĝas ĉefe larvojn de skaraboj, kaj kelkajn berojn aŭ aliajn fruktojn.

La ino demetas du blankajn ovojn en nekovrita nestotruo 3-30 m alta en arbo, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj.

Tiu birdo draste suferis pro senarbarigo en partoj de sia teritorio.

Referencoj redakti