Heinrich Gustav Reichenbach

Heinrich Gustav Reichenbach (Dresdeno, 3-a januaro 1824 – Hamburgo, 6-a majo 1889) estis orkideologo, botanikisto kaj la plej frua el la germanaj orkideologoj el la 19a jarcento. Ankaŭ lia patro Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach (aŭtoro de Icones Florae Germanicae et Helveticae) estis konata botanikisto.

Heinrich Gustav Reichenbach
Persona informo
Heinrich Gustav Reichenbach
Naskiĝo 3-an de januaro 1824 (1824-01-03)
en Dresdeno
Morto 6-an de majo 1889 (1889-05-06) (65-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Patro Ludwig Reichenbach vd
Profesio
Okupo botanikisto • filikisto • ornitologo • universitata instruisto vd
Laborkampo biologioplantosciencobotanika ĝardenoOrkidacoj vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li startis sian studon pri orkidacoj aĝe de 18 kaj helpis sian patron en la verkado de Icones. Li iĝis Doktoro pri botaniko per sia verko pri la poleno de orkidacoj (vidu ‘Selektitaj Verkoj’).

Tuj post lia gradiĝo, Reichenbach ricevis postenon de eksterordinara profesoro de botaniko ĉe Lepsiko en 1855. Li poste iĝis direktoro de la botanika ĝardeno de la Hamburga Universitato (1863-1889).

Tiam miloj de ĵus malkovritaj orkidacoj estis sendataj al Eŭropo. Li estis respondeca por identigo, priskribo, klasigo. Reichenbach nomis kaj registris multajn el tiuj novaj malkovroj. Li probable ne estis agrabla persono, kaj kutime fieris pri siaj multaj priskriboj, kelkaj el kiuj estis tro surfacaj, kio kondukis al granda taksonomia konfuzo.

H.G. Reichenbach iĝis la ĉefa fakulo pri orkidacoj el la mondo, post la morto de lia amiko, la 'patro de orkidologio' nome John Lindley en 1865.

"Orkidacaj specimenoj el la tuta mondo estis senditaj al li por ties identigo, kaj tiuj, kune kun liaj abundaj notoj kaj pentraĵoj, formas enorman herbario kiu rivalis kun tiu de Lindley ĉe Kew" (Reinikka, 'A history of the orchid', p. 215).

Liaj enormaj herbario kaj biblioteko estis legacitaj al la 'Naturhistorisches Museum' de Vieno, Aŭstrio (anstataŭ, kiel oni esperis, al la Kew Ĝardeno), kondiĉe ke ĝi ne estu konsultata dum la unuaj 25 jaroj post sia morto. Reichenbach probable agis tiel pro rankoro pro dungo de Robert Allen Rolfe, memlerninta orkidefakulo, kiel ĉefa kolektisto ĉe Kew. Tio rezultis en granda nombro de duoblaj aŭ multoblaj priskriboj de orkideospecioj, kio devos esti korektata poste.

Post la morto de Reichenbach, lian laboron pluis Friedrich Wilhelm Ludwig (“Fritz”) Kraenzlin (1847-1934).

En 1886, Frederick Sander mendis de Henry George Moon (1857-1905), simpla koloristo, pentrado de 192 akvarelojn de orkidacoj laŭ la priskriboj de Reichenbach (1888-1894). Tiuj ĉiumonataj publikaĵoj iĝis tre konataj kiel Reichenbachia kaj estas la plej riĉa referenco pri orkidacoj iam produktita.

Genroj, specioj kaj subspecioj nomitaj laŭ li redakti

  • Reichenbachanthus
  • Chondrorhyncha reichenbachiana (nune sinonimo de Benzingia reichenbachiana (Schltr.) Dressler 2005)
  • Kefersteinia reichenbachiana
  • Masdevallia reichenbachiana
  • Microstylis reichenbachiana
  • Nepeta reichenbachiana
  • Phalaenopsis reichenbachiana
  • Pinguicula longifolia subsp. reichenbachiana
  • Restrepiopsis reichenbachiana
  • Sievekingia reichenbachiana
  • Stanhopea reichenbachiana
  • Viola reichenbachiana

Selektitaj verkoj redakti

  • REICHENBACH, H.G. De pollinis Orchidearum genesi ac structura et de Orchideis in artem ac systema redigendis. Commentatio quam ex auctoritate amplissimi philosophorum ordinis die mensis julii decimo hora decima MDCCCLII illustris ictorum ordinis concessu in auditorio juridico pro venia docendi impetranda publice defendet. Lipsiae, F. Hofmeister, 1852 (pri origino kaj strukturo de orkidea poleno)
  • REICHENBACH, H.G. Beiträge zu einer Orchideenkunde Central-Amerika's. Hamburg, T.G. Meissner, 1866.
  • Reichenbach, H. G. & Kraenzlin, W. L.. (1858-1900) Xenia Orchidacea. Beiträge zur Kenntniss der Orchideen. F.A. Brockhaus.


Referencoj redakti

  • Reinikka, M. A. A History of the Orchid, p. 215, Timber Press, Oregon, 1995
  • Allgemeine Deutsche Biographie [1] Arkivigite je 2018-12-15 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti