Ludwig Reichenbach

Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach (8an de januaro 1793 - 17an de marto 1879) estis germana botanikisto kaj ornitologo.

Ludwig Reichenbach
Persona informo
Heinrich Reichenbach
Naskonomo Heinrich Gottlieb Ludwig Reichenbach
Naskiĝo 8-an de januaro 1793 (1793-01-08)
en Leipzig
Morto 17-an de marto 1879 (1879-03-17) (86-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo tombejo Trinitatis en Dresdeno vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Subskribo Ludwig Reichenbach
Familio
Patro Johann Friedrich Jacob Reichenbach vd
Infanoj Heinrich Gustav Reichenbach vd
Profesio
Okupo botanikisto • filikisto • briofitologo • zoologo • ornitologo • universitata instruisto • entomologo • fungosciencisto vd
Laborkampo natura historio vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo de Johann Friedrich Jakob Reichenbach, la aŭtoro en 1818 de la unua Greka-Germana vortaro. Li estis la patro de Heinrich Gustav Reichenbach, same botanikisto kaj elstara fakulo pri orkideoj.

Reichenbach naskiĝis en Leipzig. El 1810 li studis medicinon kaj natursciencojn ĉe la Universitato Lepsiko. Li iĝis instruisto en 1818. En 1820 li engaĝiĝis kiel direktoro de la naturhistoria muzeo de Dresdeno kaj kiel profesoro ĉe la Kirurga-Medicina Akademio en Dresdeno, kie li restis ĝis 1862. Li estis poste la fondinto de la Dresdena botanikaj ĝardenoj kaj kunfondinto de la Dresdena Bestoĝardeno. La muzea zoologia kolekto estis preskaŭ komplete detruida de incendio en la palaco Zwinger dum la konstitucia krizo de 1849, sed Reichenbach kapablis anstataŭigi ĝin post nur kelkaj jaroj. Tiu kolekto estis la bazo de tio videbla nune en la muzeo.

Reichenbach estis fekunda aŭtoro kaj kapabla botanika artisto. Liaj verkoj inkludis Iconographia Botanica seu Plantae criticae (1823-32, 10 vol.) kaj Handbuch der speciellen Ornithologie (1851-54).

Li estis honorita per plantoj nome laŭ li: Viola reichenbachiana Jord. ex Bor. (sin. V. sylvatica (Hartm.) Fr. ex Hartm. kaj V. sylvestris Lam. p.p.). Ankaŭ la birdo Anabathmis reichenbachii ricevis lian nomon. Tiu botanikisto estas aludita en la Listo de botanikistoj per Rchb..[1]

Publikaĵoj redakti

  • Conspectus Regni Vegetabilis (1828)
  • Flora germanica excursoria (1830–32, 2 volumoj)
  • Flora exotica (1834–36)
  • Flora germanica exsiccata (1830–45)
  • Übersicht des Gewächsreichs und seiner natürlichen Entwickelungsstufen (1828)
  • Handbuch des natürlichen Pflanzensystems (1837)
  • Das Herbarienbuch (1841)
  • Abbildung und Beschreibung der für Gartenkultur empfehlenswerten Gewächse (1821–26, kun 96 platoj)
  • Monographia generis Aconiti (1820, kun 19 platoj)
  • Illustratio specierum Aconiti generis (1823–27, kun 72 platoj)
  • Iconographia botanica s. plantae criticae (1823-1832, kun 1,000 platoj)
  • Iconographia botanica exotica (1827–30)
  • Regnum animale (1834–36, kun 79 platoj)
  • Deutschlands Fauna (1842, 2 volumoj)
  • Vollständigste Naturgeschichte des In- und Auslandes (1845–54, 2 volumoj en 9 libroj kun pli ol 1,000 platoj)

Referencoj redakti

  1. Brummitt, R. K.; C. E. Powell. (1992) Authors of Plant Names. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-085-4.

Eksteraj ligiloj redakti