Universitato de Lepsiko

universitato en Germanio
(Alidirektita el Universitato Lepsiko)

La Universitato de Lepsiko, germane Universität Leipzig, latine Alma mater lipsiensis, estas la dua el la plej malnovaj universitatoj sur la teritorio de la nuna Germanio post la Universitato de Hajdelbergo (Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg). Ĝi troviĝas en la saksia grandurbo Lepsiko. (La pli malnovaj fondaĵoj en Kolonjo, Erfurt kaj Würzburg estis intertempe malfermataj kaj poste novfonditaj.)

Universitato de Lepsiko
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro • comprehensive university • faka altlernejo
moto Aus Tradition Grenzen überschreiten
Transpasi limojn el tradicio
Informoj
fondodato 2-a de decembro 1409
fondinto(j) William II, Margrave of Meissen vd
speco Publika esplora universitato
Situo
Geografia situo 51° 20′ 19″ N, 12° 22′ 43″ O (mapo)51.338712.378727777778Koordinatoj: 51° 20′ 19″ N, 12° 22′ 43″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Leipzig
Nombroj
nombro de studentoj 31 088 vd (stato: 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Utrecht Reto
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Franca-Germana Altlernejo
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
• ORCID vd
filioj
• HISTOdigitaLE
• Leipzig University Library
• Wilhelm Ostwald Institute vd
Universitato de Lepsiko (Saksio)
Universitato de Lepsiko (Saksio)
DEC
Universitato de Lepsiko
Universitato de Lepsiko
Universitato de Lepsiko (Germanio)
Universitato de Lepsiko (Germanio)
DEC
Universitato de Lepsiko
Universitato de Lepsiko
Map
Universitato de Lepsiko
vdr

Dum la vintra semestro 2008/09 entute 26 299 studentoj estis enmatrikuliĝintaj. Tiutempe 8 993 dungitoj laboris por la universitato. Per tio ĝi estas la plej granda lepsika altlernejo.

Fakultatoj redakti

 
Fakultato por kemio kaj mineralogio
 
Lekciosalono de anatomio de la medicina fakultato

Akademiaj instruistoj redakti

En la ĉ. sescentjara historio de la universitato estis multaj elstaraj akademiaj instruistoj. Jen selekto de la plej famaj:

  • Benno Landsberger, malnov-orientalisto
  • Ernst Bloch, filozofo, 1948–1957
  • Peter Debye, 1927–1936 direktoro de la fizika instituto. Debye ricevis en 1936 Nobel-premion por kemio.
  • Siegfried Hauptmann, organika kemiisto, eksterordinara profesoro 1969–1996
  • Johann Christian August Heinroth, tenanto de la unua okcidentuma universitata katedro pri nervo- kaj animkuraca fako 1811-1843
  • Werner Heisenberg, fizikisto, 1927–1942, ordinara profesoro por teoria fiziko. Nobel-premio pri fiziko en 1932
  • Gustav Hertz, estrado de la fizika instituto 1954–1961, Nobel-premio pri fiziko en 1925 kune kun James Franck
  • Johann Matthias Hase, matematikisto, astronomiisto, kartografo kaj historia geografo
  • Ferdinand August Hommel, juristo (ekde 1718)
  • Felix Klein, matematikisto, 1880–1886
  • Gotthold Ephraim Lessing, poeto
  • Peter Luder, 1462 humanisto, lanĉis per sia debuta parolado humanismon en Germanion.
  • Carl Ludwig (1816–1895), katedro por fiziologio ekde 1865
  • Theodor Mommsen, historiisto, 1848–1851 profesora katedro por jurscienco, en 1902 Nobel-premiita pro sia verko Römische Geschichte
  • Johann Ritter von Oppolzer, (1808–1871), 1848-1850 profesoro de medicino, poste kunfondinto de la fama pli juna Viena Medicina Skolo
  • Friedrich Ratzel, geografo, 1886–1904 profesoro
  • Friedrich Ritschl, filologo, 1865-1875 profesoro
  • Konstantin von Tischendorf, (1815–1874), teologo, ekde 1854 eksterordinara profesoro, malkovrinto de la Codex Sinaiticus kaj aliaj bibliaj manskribaĵoj
  • Nathan Söderblom, religia historiisto, estro de la religiscienca instituto 1912–1914, porpaca Nobel-premio en 1930
  • Wilhelm Ostwald, kemiisto, 1887–1906 katedro por fizika kemio , Nobel-premio pri kemio
  • Wilhelm Wundt, fondinto de la eksperimenta psikologio, en 1875 ordinara profesoro por filozofio, en 1879 fondado de la unua fiziologia instituto en Lepsiko

Famaj studentoj redakti

 
Johann Wolfgang von Goethe
 
Kanceliero Angela Merkel

Multaj gravaj personoj studis ĉe Universitato je Lepsiko. Jen selekto de la plej konataj:

Radio redakti

La loka radio de la universitato mephisto 97.6 estas kaptebla en la ĉirkaŭaĵo de Lepsiko (ultrakurtaj ondoj) kaj estas krome enigata en la lepsikan kabloreton.

Kromaj institucioj redakti

La Studentenwerk Leipzig faras la socialan, ekonomian kaj kulturan prizorgadon de la studentoj de la Universitato je Lepsiko kaj aliaj altlernejoj en Lepsiko. al la ĉefaj taskoj apartenas la tenado de la studentaj loĝhejmoj kaj de la manĝejoj kaj kafejoj en la universitataj domoj. Ankaŭ la Muzeo pri muzikinstrumentoj ene de la Muzeoj Grassi apartenas al la altlernejo.

Literaturo redakti

  • Geschichte der Universität Leipzig 1409–2009. Hrsg. von der Senatskommission zur Erforschung der Leipziger Universitäts- und Wissenschaftsgeschichte. 5 Bände. Leipzig 2009, ISBN 978-3-86583-310-5
  • Jens Blecher; Gerald Wiemers: Die Universität Leipzig 1943–1992. Sutton Verlag, Erfurt 2006, ISBN 978-3-89702-954-5
  • Birk Engmann: Der große Wurf. Vom schwierigen Weg zur neuen Leipziger Universität. Sax-Verlag, Beucha 2008, ISBN 978-3-86729-022-7
  • Konrad Krause: Alma mater Lipsiensis. Geschichte der Universität Leipzig von 1409 bis zur Gegenwart. Leipzig 2003, ISBN 3-936522-65-0
  • Ulrich von Hehl (eld.): Sachsens Landesuniversität in Monarchie, Republik und Diktatur. Beiträge zur Geschichte der Universität Leipzig vom Kaiserreich bis zur Auflösung des Landes Sachsen 1952. Beiträge zur Leipziger Universitäts- und Wissenschaftsgeschichte, Bd. 3, Leipzig 2005, ISBN 3-374-02282-0
  • Katrin Löffler (eld.): Als Studiosus in Pleiß-Athen. Autobiographische Erinnerungen von Leipziger Studenten des 18. Jahrhunderts. Leipzig 2009. ISBN 978-3-937146-68-3

Eksteraj ligiloj redakti