Gerald Hüther

Gerald Hüther (naskiĝis la 15-an de februaro 1951 en Emleben, Turingio) estas germana biologo, neŭrosciencisto kaj aŭtoris multnombrajn fake kaj populare sciencajn germanlingvajn verkojn pri neŭrosciencaj temoj.

Gerald Hüther
Gerald Hüther.jpg
Persona informo
Gerald Hüther
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01) (72-jara)
en Emleben
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko [#]
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto de nefikcio • neurobiologist [#]
Laborkampo Nervobiologio [#]
Aktiva en GöttingenMannheim [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Gerald Hüther, fotita de esperantisto, en novembro 2011

VivoRedakti

Gerald Hüther studis kaj doktoriĝis pri biologio en la universitato de Lepsiko[1]. Fine de la 1970-aj jaroj li fuĝis tra pluraj ŝtatoj de la orienta bloko al Jugoslavio kaj de tie al okcidenta Germanio, kie li ricevis laborpostenon en la universitato de Göttingen[2][3]. Inter la jaroj 1979 kaj 1989 li esploris cerboevoluajn perturbojn en la tiuurba instituto Max Planck pri eksperimenta medicino. En 1988 li habilitiĝis en la fako medicino de la universitato de Göttingen, akiris la gradon Dr. med. habil. kaj docentan postenon pri neŭrobiologio.

Inter la jaroj 1990 kaj 1995 li havis stipendion kadre de la programo Werner Heisenberg de la organizaĵo Deutsche Forschungsgemeinschaft ("germana esplora societo") kaj en tiuj jaroj konstruis la departementon pri neŭrobiologia fundamenta esploro en la kliniko pri psikiatrio de la universitata klinikaro de Göttingen[4], kiun li poste gvidis ĝis la jaro 2006.[5]. Ekde tiam profesoro Hüther estas scienca kunlaboranto de la kliniko[6] kaj tie gvidas centran oficejon pri neŭrobiologia preventa esploro[7].


LiteraturoRedakti

  • Gerald Hüther. En: Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender 2003. 19-a eldono. Volumo I: A – J. Bio-bibliographisches Verzeichnis deutschsprachiger Wissenschaftler der Gegenwart. Eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2003, ISBN 3-598-23607-7, p. 1422.

Eksteraj ligilojRedakti

Informoj pri Gerald Hüther en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

NotojRedakti