Hermann KÖCHLY (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1815 en Leipzig, mortinta la 3-an de decembro 1876 en Triesto dum reveno el Grekujo) estis germana filologo, pedagogo, universitata profesoro kaj politikisto.

Hermann Köchly
Persona informo
Hermann Köchly
Naskonomo Hermann August Theodor Köchly
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1815 (1815-08-05)
en Leipzig
Morto 3-an de decembro 1876 (1876-12-03) (61-jaraĝa)
en Triesto
Tombo Bergfriedhof vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Kruclernejo vd
Partio Germana Progrespartio vd
Familio
Gefratoj Auguste Koechly vd
Profesio
Okupo klasika filologo • aŭtoro • universitata instruisto • politikistotradukisto vd
Aktiva en BerlinoHeidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Köchly ekde 1832 studis ĉe la Universitato de Lepsiko kaj iĝis en 1837 instruisto ĉe la provizora gimnazio de Saalfeld (Saale). En 1840 li estis en Dresdeno ĉe la Kruco-lernejo kaj devis fuĝi en 1849 pro sia partopreno dum la Majaj tumultoj al Bruselo. Je pasko 1851 oni nomumis lin profesoro pri klasika filologio en Zuriko kaj en 1864 en Heidelberg. Inter 1871 kaj 1873 Köchly estis ano de Reichstag kie li estis aliĝinta al la Progresa partio.

Kiel filologo li meritis ege pri la helenaj epopeistoj kaj la klasikaj primilitaj verkistoj. Li faris kritikajn eldonojn de Quintus Smyrnaeus (Leipzig 1850) kaj Heziodo (kun Kinkel, Leipzig 1870), eldonon de »Aratus, Manethonis, Maximi et aliorum astrologica« kun latina traduko (Parizo 1851), eldonon de »Apotelesmata« de Pseudo-Manetho (Leipzig 1858) kaj de »Dionysiaca« de Nonnos (Leipzig 1858); kaj finfine: »De Iliadis carminibus dissertationes VII« (Zuriko 1850-59), al kio aneksiĝis eldono de »Iliadis carmina XVI« (Leipzig 1861), »De diversis Hesiodeae Theogoniae partibus« (Zürich 1860), »De Odysseae carminibus dissertationes tres« (Zuriko 1862-63), »Opuscula epica IV« (Zuriko 1864) i.a.

Ekster tio li surlibromerkatigis »Geschichte des griechischen Kriegswesens« (Aarau 1852), »Griechische Kriegsschriftsteller, griechisch und deutsch mit kritischen und erklärenden Anmerkungen« (Leipzig 1853-55), »Einleitung in Cäsars Kommentarien über den Gallischen Krieg« (Gotha 1857), kune kun W. Rüstow, »Onosandri de imperatoris officio liber« (Leipzig 1860). De li ni krome havas eldonojn de »Anabasis« de Arrianus (Leipzig 1861) kaj de »Ifigenio en Taŭrido« de Eŭripido (Berlino 1863) kaj de ties »Medea« (Berlino 1867); ni ŝuldas al ni perfektajn tradukaĵojn de Julio Cezaro(kune kun Rüstow), kaj de la esĥilaj »Persoj« (iam nura manuskripto je la muziko de la tronheredanto de Meiningen; poste ĝin eldonis K. Bartsch en Berlino 1880), kaj biografion de sia instruisto Gottfried Hermann (Leipzig 1874). Liaj pli malgrandaj skribitaĵoj troveblaj estas ĉe »Opuscula academica« (Leipzig 1853-56), »Akademische Vorträge und Reden« (Zürich 1856) kaj »Opuscula philologica« (eldonite de Kinkel kaj Böckel, Leipzig 1881).

Literaturo redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 11. Leipzig 1907, p. 221-222 (tie ĉi interrete)