Helga Sophia GOETZE (naskiĝis la 12-an de marto 1922 en Magdeburg, mortis la 29-an de januaro 2008 en Winsen) estis germana artisto, verkisto, politika aktivulo. Ŝia artista nomo estis Helga Sophia.

Helga Goetze
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1922 (1922-03-12)
en Magdeburgo
Morto 29-an de januaro 2008 (2008-01-29) (85-jaraĝa)
en Winsen
Tombo Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Ŝi estis aktivulino pri seksa liberigigo kaj multaj berlinanoj sciis pri ŝi. Ekde 1983 ŝi staris ĉiutage kelkajn horojn apud la Berlina Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo kaj antaŭ la studenta restoracio de Teknologia Universitato Berlino por propagandi sian sloganon: "Fikado estas paco".

Ŝi publikigis poemojn kaj brodis bildojn. En 1972 ŝi inaŭguris instituton pri seksinformado en sia dormo. En 1982 ŝi estis intervjuata de germana filmisto Rosa von Praunheim en la filmo "Rote Liebe" (Ruĝa Amo).

En novembro 2007 kelkaj el ŝiaj brodaĵoj estis ekspoziciataj en la Collection de L'Art Brut en Laŭzano, kie ili apartenas al la daŭra ekspozicio.

Ŝia tombo troviĝas sur Malnova tombejo de Sankta Mateo en Berlino (germane: Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin), Berlin-Schöneberg.

Verkoj de Helga Goetze redakti

  • Helga Goetze - Hausfrau der Nation oder Deutschlands Supersau (Helga Goetze - dommastrino de la nacio aŭ plej granda porkino de Germanio), eldonejo Rohr, München 1973.
    Poemoj de Helga Goetze kun antaŭparolo de Volker Elis Pilgrim. germane
  • Zeugnisse eines Aufbruchs: Gedichte aus den Jahren 1970 bis 1973 (Atestoj pri ekmovado: poemoj el la jaroj 1970 ĝis 1973), eldonejo Books on Demand, Norderstedt, oktobro 2005 germane
  • RehZepter gegen die Impotenz (Receptoj kontraŭ impotenteco) de Nilgün Akduman, Erich Heeder, Hannes Koerber, und Helga S Goetze, eldonejo Karin Fischer, 1997 germane

Intervjuo redakti

  • Rote Liebe. Filmo de Rosa von Praunheim (VHS) kun Helga Goetze, Sascha Hammer kaj Mark Eins germane
  • Rote Liebe. (Ruĝa amo). Libro pri la interparolo kun Helga Goetze de Rosa von Praunheim, Prometh-Verlag - 1982, prilaborite reeldonata ĉe Books on Demand, Norderstedt, 2007 germane

Eksteraj ligiloj redakti