Helmer Hanssen
Helmer Julius HANSSEN (24a de Septembro 1870 – 2a de Aŭgusto 1956) estis norvega polusesploristo, kaj unu el la unuaj kvin kiuj atingis la areon de la Suda Poluso en la ekspedicio de Roald Amundsen.
Helmer Hanssen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1870 en Andøy |
Morto | 2-an de aŭgusto 1956 (85-jaraĝa) en Tromsø |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | esploristo • piloto |
El 1903 al 1905 Helmer Hanssen partoprenis en la sukcesa esplorado fare de Roald Amundsen de la Nordokcidenta Pasejo, kiel dua estro sur la ŝipo Gjøa. Dum tiu ekspedicio li lernis el la Inuitoj kiel manovri per sledhundoj. En 1910 li iris suden kun Amundsen konkeri la punton de la Suda Poluso. Tiam li estis jam lerta hundestro. Li estis ankaŭ zorganto de navigado, kontrolante la ĉefan kompason en sia sledo.
Li estis unu el la unuaj kvin personoj kiuj atingis la Sudan Poluson en la 14a de Decembro 1911, kun Roald Amundsen, Olav Bjaaland, Oscar Wisting, kaj Sverre Hassel. Dum sia restado ĉe la Suda Poluso, oni supozas ke Hanssen pasis je 180 metroj de la matematika sudpolusa punkto. Tio okazis dum unu el lia skiirado kiun Amundsen estis ordoninta por komplete encirkligi aŭ "skatoligi" la poluson por certigi ke ne estas dubo ke la ekspedicio estis atinginta la poluson. Pro sia partopreno en la ekspedicio, li ricevis la honorn de la Sudpolusa Medalo (Sydpolsmedaljen), norvegpremio instituita de la reĝo Haakon la 7-a en 1912 por premii la partoprenantoj en la sudpolusa ekspedicio de Roald Amundsen.