Helmominao
La Helmominao (Basilornis galeatus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Basilornis kiu estas nigrecaj birdoj kun blankaj markoj kaj krestecaj kronoj.
Helmominao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Helmominao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Basilornis galeatus (Meyer, 1894) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi estas endemio de Indonezio.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj marĉoj kie estas altaj arboj ĝis 1,000 m super marnivelo. En Bangajoj almenaŭ ĝi povas troviĝi en duarangaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Aspekto
redaktiĜi povus formi superspecion kun la B. celebensis kaj B. corythaix. Ĝi estas tre simila al tiuj du samgenraj specioj, tio estas, temas pri birdo nigreca kun malhelbluaj aŭ verdecaj briloj kiu montras tre rimarkindajn blankajn areojn subvange kaj pli amplekse ambaŭflanke de ŝultroj, sed diference de la du proksimaj parencoj ĉe la Helmominao tiu du markoj estas iom pli ampleksaj kaj kuniĝas. En kapo krom la blankaj subvangoj elstaras blankeca al ebureca beko kaj, kiel ĉefa distingilo de la specio, iom kresteca krono, ne nur krispa kiel ĉe la proksima parenco la Sulavesa minao, sed ankaŭ ne tiom kresteca kiom ĉe la Longkresta minao, kaj tiu mallonga kresteca krono similas al helmoj de ĉevaliroj, kio nomigas la specion, ankaŭ en la latina scienca nomo. Ĉirkaŭ la okulo estas neampleksa nuda nigreca haŭtaĵo. La kruroj estas helflavaj kaj la vosto estas mezlonga kaj rondofina.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Basilornis galeatus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
redakti- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine