Helsinki (Taivassalo)

komunumo en Finnlando
Ĉi tiu artikolo temas pri vilgaĝo en la komunumo Taivassalo. Por ĉefurbo de Finnlando rigardu la paĝon Helsinko.

Helsinki (jen finne, svede Helsinge) estas vilaĝo en Finnlando. Ĝi situas en la provinco Origina Finnlando kaj en la komunumo Taivassalo (jen same finne, svede Tövsala). En la vilaĝo estas vere malmulte tutjaraj loĝantoj, ĉiukaze signife malpli ol dek, sed dum la somero la vilaĝo havas ankaŭ libertempajn loĝantojn.[1] La vilaĝeto kompreneble estas rekonata pri sia nomo kiu estas la sama kiel la finna nomo de Helsinko, ĉefurbo de Finnlando. La vilaĝa areo situas borde de la Balta Maro: de la loĝloka kerno estas 300 metroj da piedira vojo al unuaj marpontoj kun boatoj ĉe la marbordo, kaj sabla plaĝo situas en distanco de 700 metroj en la areo.

Helsinki · Helsinge
vilaĝo
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Origina Finnlando
Komunumo Taivassalo
Demografio
Geografio
Geografia situo 60° 36′ N, 21° 26′ O (mapo)60.60722222222221.441138888889Koordinatoj: 60° 36′ N, 21° 26′ O (mapo) [+]
Helsinki · Helsinge (Finnlando)
Helsinki · Helsinge (Finnlando)
DEC
Helsinki · Helsinge
Helsinki · Helsinge
Situo de Helsinki · Helsinge

Map

vdr

Ĉi tie estiĝas la Granda Poŝta Vojo. La origino de la nomo de la vilaĝo ne estas certa.

La 26-an de septembro 1808 sveda helpa trupo de 3 400 viroj, gvidata de subkolonelo Gustaf Olof Lagerbring, alteriĝis en la vilaĝo Helsinko. Post forpuŝado de la unua atako de la rusoj kaj vojaĝado ĉirkaŭ 10 kilometrojn direkte al Turku, la svedoj renkontis fortan truparon de malamikoj gviditaj fare de generalo Pjotr Bagration ĉe Viiainen. La svedoj devis retiriĝi al siaj ŝipoj post furioza batalo.

Referencoj redakti

  1. Laŭ raporto de junio 2012 pri la vilaĝeto en la retejo de la nacia televido] Yle, ligata en la rubriko eksteraj ligiloj sube, en junio 2012 ekzakte ses homoj loĝis tie.

Eksteraj ligiloj redakti