Hemishofen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hemishofen (stacidomo).

Hemishofen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 415 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Hemishofen
Blazono de Hemishofen
Blazono de Hemishofen
Rejnponto ĉe Hemishofen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 40′ 39″ N 8° 49′ 50″ O / 47.67750 °N, 8.83056 °O / 47.67750; 8.83056 (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 39″ N 8° 49′ 50″ O / 47.67750 °N, 8.83056 °O / 47.67750; 8.83056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 415
Areo 7,88 km²
Alteco 401 m super marnivelo
Poŝtkodo 8261
Komunumkodo 2962
Mapo de Hemishofen
vdr

Geografio redakti

Hemishofen situas ĉe la bordo de la rivero Rejno okcidente de la historia urbeto Stein ĉe Rejno.

Trafiko redakti

Hemishofen estas ligita per poŝtaŭtobuslinio kun Stein ĉe Rejno. Per ponto Hemishofen estas ligita kun la komunumo Etzwilen en Kantono Turgovio.

Historia Fervojlinio redakti

Hemishofen disponas pri stacidomo ĉe la historia fervojlinio de Etzwilen al Singen. Plej impona elemento de la fervojlinio estas la fera viadukto okcidente de la hodiaŭa stratponto. Ĝi estis ekkonstruita en la jaro 1875. La inaŭguro de la linio okazis la 15-a de julio 1875. Pli ol 100 jarojn funkciis la fervojo ĝis la Svisaj Federaciaj Fervojoj la 30-an de majo 1969 transigis la persontransporton al buslinio. En la 1970-aj jaroj la linio travivis ankoraŭ renesancon pro la vartransporto, sed per la decido, ke tiu transporto pasu komplete tra Ŝafhaŭzo en 1981 la iama fervojlinio tra Hemishofen fariĝis simpla industrirelo. La stacidomo estis definitive fermita. Hodiaŭ la Asocio por la savo de la Fervojlinio de Etzwilen al Singen [germane: Verein zur Erhaltung der Bahnlinie Etzwilen-Singen (VES)] funkciigas la linion kiel muzea fervojo kaj ofertas inter aprilo kaj oktobro veturadojn kun vaportrajnoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Hemishofen datiĝas el la jaro 1100 kiel Hammingeshoven. En la malfrua mezepoko Hemishofen troviĝis sub la voktado de Stein ĉe Rejno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti