Hendrik Walter Alings

nederlanda socialisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Hendrik Walter ALINGS)

Hendrik Wolter ALINGS (naskiĝis la 28-an de oktobro 1895 en Amsterdam) estis nederlanda bankoficisto, esperantisto kaj verkisto de poŝvortaro.

Hendrik Walter Alings
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1895 (1895-10-28) (128-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Middenweg
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • bankisto
vdr

Esperanta agado redakti

Alings esperantistiĝis en 1926-1927. Unue li laboris kiel sekretario de loka grupo, poste kiel estrarano de Federacio de Laboristaj Esperantistoj, kies organon Laborista Esperantisto li redaktis. Li ankaŭ verkis por la periodaĵo Holanda Esperantisto kaj propragandajn artikolojn por la nederlandlingva gazetaro.

Verkoj redakti

  • Esperanto: de internationale taal voor iedereen (Amsterdam: Bond van Arbeiders-Esperantisten ±1952), 16 p.
  • Waarom Esperanto? (Amsterdam: Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het Gebied van de Ned. Taal ±1936), 23 p., ilustr., mapskizo.
  • Zak-woordenboekje F.L.E.: Esperanto nederlands, nederlands Esperanto (Amsterdam: Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het Gebied van de Ned. Taal ±1935), 79 p. - Dudirekta „Poŝvortareto“ kun tradukoj de ĉirkaŭ 2.400 esperantaj radikoj kaj ĉirkaŭ 2.800 nederlandaj vortoj. Kvar eldonoj ĉirkaŭ 1935, 1937, 1946 kaj 1949 (eldonjaroj ne indikitaj).

Referencoj redakti