Federacio de Laboristaj Esperantistoj

iama nederlanda kaj flandraj Esperanto-organizaĵo por laboristoj
(Alidirektita el Laborista Esperantisto)

Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) estis federacio de socialistaj esperantistoj, kiu funkciis en nederlandlingvaj regionoj inter 1911 kaj 1994. Oni interpretis la mallongigon ankaŭ kiel Fidu La Estonton. Aktiva ekde 1911, ĝi estis la nederlandlingva sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) ekde la jaro 1927.

Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het gebied van de Nederlandse taal
Esperanto-klubo
Komenco 1911 vd
Fino 1994 vd
Poste Esperanto Nederland vd
Lando(j) Reĝlando de NederlandoBelgio vd
Fondinto(j) Wijtze Nutters vd
vdr

Historio redakti

 
A. Veen, Wat Wij Doen! (Amsterdamo 1937).

FLE estis fondita en 1911 en Amsterdamo. Ĝia unua prezidanto iĝis Wijtze Nutters. Ekde 1912, FLE eldonis la monatan gazeton Arbeider Esperantist, kiu poste iĝis Laborista Esperantisto. Ĝi estis restarigita en 1918, tuj post la fino de la unua mondmilito. Ĝi ligiĝis al SAT ekde 1927 kaj akceptis la gotenburgan konvencion la postan jaron. En 1938 ĝi havis 5027 membrojn en 153 sekcioj, kaj ĝia gazeto estis eldonita 6000-ekzemplere. Dum tiu periodo ĝi eldonis du romanseriojn kunlabore kun SAT.

FLE estis refunkciigita en 1945, kaj plu estis tiam la plej granda kaj plej aktiva esperanta organizaĵo en Nederlando. Ĝi tiam okupis la unuan lokon en la tutmonda laborista esperanto movado, havante proksimume 3000 membrojn kaj 6000 „amikojn" (simpatiantojn). Tri gazetojn ĝi eldonis: Laborista Esperantisto, monata, dulingva, propaganda kaj oficiala, Esperanto wint veld (Esperanto progresas) trimonata, propaganda, kaj La Progresanto, monata, dulingva, studa.

 
Esperanto en de Arbeidersjeugd, 1934.

FLE disponis pri jam antaŭ la milito eldonita de ĝi dudeko da verkoj pri lingvo kaj movado (inkluzive du lernolibroj), ampleksantaj kune 1900 paĝojn, pri 30-leciona, presita, pli ol 200-paĝa skriba kurso, pri ciklostilitaj kursoj por ekzamenoj A (lingva kapablo) kaj B (instrua kapablo) kaj por funkciuloj (estraranoj).

La Literatura Komitato de FLE, al kiu aliĝis ankaŭ kelkaj esperantistoj alilandaj, kontrolis manuskriptojn antaŭ la presigo kaj fariĝis internacie konata. Ĝi poste transformiĝis al literatura komitato de SAT.

 
Nia Lernolibro, 1932.

Post la milito FLE eldonis jenajn verkojn: 64-paĝa propaganda broŝuro pri la esperanto-literaturo, lernolibro 140-paĝa (reeldono), novmetoda lernolibro 64-paĝa, du romanoj: La Nevenkebla Ĝeno, kune 560-paĝaj, verko pri literaturo Esperanto 60-jara, 58-paĝa kaj Skizoj pri Nederlando, de Karel Čapek, 96-paĝa.

Cetere FLE prizorgis ĉiumonatan radio-elsendon ĉe VARA (Asocio de Laboristaj Radio-Amatoroj), partoprenis en la Nederlanda Centra Komitato Esperantista kaj en la organizado de ekzamenoj, aranĝis prelegojn kun eksterlandaj paroladantoj kaj organizis ĉiujare kongreson, kiun partoprenas ne nur delegitoj, sed ankaŭ centoj da membroj el la tuta lando.

En 1994 ĝi kun Nederlanda Esperanto-Asocio fuziis al nova asocio Esperanto Nederland, Landa Asocio de UEA, kaj ĉesis agadi kiel aparta organizaĵo.


Eldonoj redakti

Bibliografio redakti