Henri de Valois[1] estis franca retorikulo, historiisto kaj filologo. Li estis filo de Charles de Valois[2] kaj frato de la poeto, historiisto kaj oratoro Adrien Valois (1607–1692). Li eldonis la "Eklezian Historion" de Eŭzebio de Cezareo krom sennombraj verkoj kun filologiaj interesoj.

Henricus Valesius
(1603-1676)
"Eklezia Historio de Sokrato Skolastiko kaj Sozomeno, verko postmorte eldonita en 1720 fare de Henriko Valoazo.
"Eklezia Historio de Sokrato Skolastiko kaj Sozomeno, verko postmorte eldonita en 1720 fare de Henriko Valoazo.
Persona informo
Henri Valois
Naskiĝo 10-a de septembro 1603
en Parizo, Francio
Morto 7-a de majo 1676
en Parizo, Francio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bourges
Familio
Gefratoj Adrien de Valois (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
historiisto
klasikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li apartenis al familio de normandaj sinjoroj setlitaj proksime de Bajeo kaj Lizieo; lia avo, la plej juna el la familio, riĉiĝis kun la komerco en Parizo. Henri Valois plenumis bonegajn studojn kun la jezuitoj, unue ĉe Verduno kaj poste ĉe la Kolegio de Clermont en Parizo, kie li havis Dionysius Petavius-n kiel profesoro pri retoriko.

Kompilaĵo de Polibio kaj aliaj grekaj aŭtoroj, eldonita de Henri de Valois en 1634.

Li studis juron ĉe Bourges (1622-24) kaj revenis al Parizo, kie, por plaĉi sian patron, li praktikis juron kontraŭ sia inklino dum sep jaroj. Kiam li reakiris sian liberecon, li plonĝis en studon, kiun li neniam tute forlasis. Nicolas-Claude Fabri de Peiresc (1580-1637) aĉetis manuskripton en Kipro enhavantan la verkon de Konstanteno Porphyrogenitus pri virto kaj malvirto.

Valesius prenis el ĝi multajn neredaktitajn fragmentojn kiujn li publikigis en 1634: "Polybii, Diodori Siculi, Nicolai Damasceni, Dionizo de Halikarnaso, Appiani, Alexandri, Dionis et Ioannis antiocheni excerpta". En 1636 li redaktis "Ammiani Marcellini rerum gestarum lib. XVIII", kun abundaj notoj kiuj lumigis la tutan historion de tiu periodo kaj ĝiaj institucioj.

Li sukcesis rekoni la ritmon de la frazoj en la starigo de la teksto, samtempe ne elmontrante sian malkovron. En 1650 la asembleo de la franca klerikaro komisiis lin publikigi la ekleziajn historiistojn, post kiam Monsinjoro Charles de Montchal (1589-1651), ĉefepiskopo de Tuluzo estis devigita prirezigni la taskon.

En 1659 li eldonis la "Eklezian Historion", biografion de Eŭzebio de Cezareo kaj la panegiron de Konstanteno, same kiel la diskurson de Konstanteno en la asembleo: Eusebii Pamphili ecclesiasticae historiae libri decem . . . De vita Imp. Constantini . . . Oratio Constantini ad sanctos, & panegyricus Eusebii. La teksto estis akompanita per nova latina traduko, sciencaj notoj, kvar disertaĵoj pri la Donatismo, Sankta Atanazio, la Septuaginto, kaj la Roma Martirologio.

En 1668 li publikigis Sokrato de Konstantinopolo-n kaj Sozomenon kun tri libroj de observoj pri la historio de Sankta Atanazio, pri tiu de Paŭlo la 1-a, Episkopo de Konstantinopolo (290-350), kaj la sesa kanonika libro de Niceo. En 1673 li kompletigis sian libron kun Teodoreto, Evagrio Skolastiko (536-594), kaj la eltiraĵojn de Filostorgio kaj [[Teodoro la Legisto (480-550): Socratis, Sozomeni, Theodoreti et Evagrii Historia ecclesiastica.

En 1664 li edziĝis kun juna knabino kiu naskis al li sep infanojn. Komence li havis nur la malmultajn rimedojn lasitajn al li fare de sia patro, sed poste pensioj el la prezidanto de Mesmes, la pastraro de Francio, el Mazarino, kaj Ludoviko la 14-a havigis al li la necesan libertempon kaj la asistadon de sekretario, ĉar lia vido neniam estis bona, kaj jam en 1637 li ĉesis havi la uzon de sia dekstra okulo.

Tamen li faris gravan laboron, kaj kvankam la manuskriptoj je lia dispono ne estis ĉiam la plej bonaj, oni ne povas ne admiri la takton kaj certecon de sia kritiko. Liaj modere kaj prudente lernitaj notoj estas bonegaj dokumentoj de la franca lernado de la deksepa jarcento.

Valesius estis asociita kun la plej grandaj akademiuloj de sia tempo, kun kiuj tamen li ĉiam konservis sian juĝliberecon. Li skribis la funebrajn panegirojn de Jacques Sirmond, Pierre Depuy, kaj Denis Pétau (1583-1652). Li verkis ankaŭ plurajn fojajn latinajn poemojn, sed al la posteuloj li estas la klera kaj ekzakta eldonisto de la grekaj ekleziaj historiistoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti