Dionysius Petavius

Denis Pétau estis franca teologo, jezuito, bibliotekisto, filozofo, filologo kaj erudiciulo. Li verkis sennombrajn librojn, estis amiko de Isaac Casaubon, Erasmo de Roterdamo, Urbano la 8-a kaj majstris pri la latina kaj la greka.

Dionysius Petavius
(1583-1652)
"Teologia Dogmaro", verko eldonita en 1757.
"Teologia Dogmaro", verko eldonita en 1757.
Persona informo
Denis Pétau
Naskiĝo 21-a de aŭgusto 1583
en Orleano, Francio
Morto 11-a de decembro 1652
en Parizo, Francio
Religio katolikismo vd
Lingvoj francalatina vd
Loĝloko Orléans vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Fakultato pri Artoj de la Universitato de Parizo
Gimnazio Louis-le-Grand
Profesio
Alia nomo Antonius Kerkoetius vd
Okupo historiisto
profesoro
bibliotekisto
filozofo
teologo
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kronologio kaj pozitiva teologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Unu el la plej eminentaj teologoj de la deksepa jarcento, naskita ĉe Orleano, 1583; mortis en Parizo, la 21-an de decembro 1652. Li studis unue en Orleano, poste en Parizo, kie li sukcese defendis siajn tezojn por la grado de Magistro pri Artoj, ne en la latina, sed en la greka.

 
"Uranologio", libro verkita de Dionysius Petavius kaj eldonita en Parizo, en 1630.

Post tio li sekvis la teologiajn prelegojn ĉe la Sorbonne, kaj, laŭ la konsilo de Ysambert, sukcese kandidatiĝis por la katedro de filozofio ĉe Bourges. En Parizo li tre enamikiĝis kun Isaac Casaubon, bibliotekisto ĉe la "Reĝa Biblioteko", kie li pasigis sian tutan libertempon studante la antikvajn grekajn manuskriptojn.

En Orleano li estis ordinita diakono kaj donacita per kanonikejo. Post pasigado de du jaroj ĉe Bourges li revenis al Parizo, kaj eniĝis en rilatoj kun Fronton du Duc (1558-1624), la eldonisto de Sankta Johano Krizostomo. En 1605 li iĝis jezuito, instruis retorikon en Reims (1609), La Flèche (1613), kaj en la Kolegio de Parizo (1618).

Dum tiu lasta periodo li komencis korespondadon kun la Episkopo de Orleano, Gabriel de Laubéspine (1579-1630), pri la unuaj jaroj de la primitiva eklezio. Ekde 1622 li instruis pozitivan teologion dum dudek du jaroj.

Dum tiu tempo li estis forlasonta Francio'n dum du okazoj - unue, por instrui eklezian historion en Madrido ĉe la invito de Filipo la 4-a (1629), due por iĝi kardinalo en Romo kie Urbano la 8-a vokigis lin (1639).

En la aĝo de sesdek jaroj li ĉesis instrui, sed konservis sian oficon kiel bibliotekisto, en kiu li sukcedis Fronton du Duc (1623), kaj konsekris la reston de sia vivo al sia bonega verko, la "Dogmata theologica".

La virtoj de Petavo ne estis pli malsuperaj ol sia talento; li estis modelo de humileco kaj reguleco, kaj, malgraŭ sia malforta sano, li praktikis kontinuajn kaj severajn mortifikadojn.

Lia arda fervoro por la Eklezio inspiris maloftan talenton, pri kiu liaj multnombraj verkoj atestas; li dediĉis sin al la studo de literaturo (grekaj kaj latinaj poetoj) kaj al aliaj pli erudiciaj formoj de lernado.[1]

Selektita verkaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti


Referencoj

redakti