Janus Cornarius (1500-1558) ankaŭ konata kiel Johann HaynpolJohan Hagenbut, estis germana humanisto, filologo, kuracisto, helenisto, latinisto kaj tradukisto. Lerta filologo, Kornaro specialiĝis en eldonado kaj tradukado de grekaj kaj latinaj medicinaj verkistoj kun avida produktemeco, kaj aparta intereso pri farmakologio, kaj la efiko de la vivmedio sur la sano kaj la homa korpo.

Johano Kornaro
(1500-1558)
Germana humanisto, filologo, kuracisto, helenisto, latinisto kaj tradukisto. Li estis lernanto de Petrus Mosellanus en la Universitato de Lepsiko (1518).
Germana humanisto, filologo, kuracisto, helenisto, latinisto kaj tradukisto. Li estis lernanto de Petrus Mosellanus en la Universitato de Lepsiko (1518).
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Zwickau, Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de Marto 1558
en Jena, Sankta Romia Imperio
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko
Universitato de Wittenberg
Universitato de Rostock
Universitato de Marburgo
Universitato de Jena
Universitato de Halle
Universitato de Bazelo
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo tradukistokuracisto • universitata instruisto • filologo • klasikisto • klasika filologo • humanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tre frue li laboris kun la greka poezio kaj pli malfrue kun la greka filozofio. Laŭ deklaroj de Friedrich August Wolf, li estis granda admiranto de la grekoj. Patristikaj tekstoj de la 4-a jarcento estis lia alia intereso. Kelkaj el liaj libroj malaperis, inkluzive de verko pri la kaŭzoj de la pesto kaj kolekto de lernobjektoj por medicinaj studentoj.

Biografio redakti

Detaloj pri la vivo de Kornaro troviĝas parte en la granda latina biografio fare de Melchior Adam en la verko "Vitae Germanorum medicorum" ("Vivoj de la germanaj kuracistoj", 1620). Kornaro estis filo de ŝufaristo, kaj adoptis sian latinan kromnomon kiam li estis 20-jara. La toponimo "Zuiccaulensis" (el Zwickau, lia naskiĝurbo) kelkfoje estas aldonita.

Kornaro komencis sian edukadon en la latina lernejo en sia naskiĝurbo Zwickau. Li studis kun Petrus Mosellanus en Lepsiko enmatrikuliĝinte en 1517 kaj ricevinte sian bakalaŭrecon pri artoj en septembro 1518. En la 30-a de majo 1519 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg kie li ricevis sian majstrecan gradon en la 24-a de januaro 1521 kaj licenco pri medicino en la 9-a de decembro 1523.[1]

Tre eble li estis en Wittenberg kiam la "Profetoj de Zwickau", anti-aŭtoritateca anabaptisma movado provis superregi lian naskiĝurbon en 1521. Ili estis venkataj kaj disbatitaj de Marteno Lutero, en 1522. Oni scias ke Kornaro kondamnis la anabaptistojn, ĉar tion li klarigas en sia libro pri la pesto, en kiu li argumentas ke aparta epidemio en Vestfalio estis sendita kiel puno de Dio pro iliaj aktivecoj.

Post sperti ĉi-politikajn kaj spiritajn malordojn, Kornaro komencis vojaĝon serĉe de sia animo tra Eŭropo kaj vizitis Livonion, Svedion, Danion, Anglion, Francion kaj Nederlandon, kie li vivis en la domo de la humanisto Simon Riquinus (1501-1559). Dum lia serĉo pri laboro, li ekloĝis en Bazelo dum kelka tempo, kie li donis lecionojn pri la greka medicino en la Universitato de Bazelo.

Tie li komencis siajn klopodojn restarigi la studadon de la greka, kies laboroj, li kredis, estis neglektitaj dum la Mezepoko favore de la arabaj medicinaj aŭtoritatoj. Inter 1527-28 li estis persona kuracisto de la princo Henriko la 5-a de Mecklenburgo (1479-1552). Reirinte al Zwickau, en 1530, li establis la medicinan praktikon kaj edziĝis la unuan el liaj du vidvinoj. Ŝi mortis iom post la geedziĝo.

Kun lia dua edzino li havis kvar infanojn. Dum la resto de sia vivo li aktivis kiel kuracisto kaj profesoro pri Medicino samkiel fekunda eldonisto kaj tradukisto. Leonhart Fuchs, profesoro pri medicino en Tübingen akre kritikis la tradukaĵojn de Kornaro, asertinte kun malmulta fundamento ke li vere ne majstris la grekan kaj ke li ne verkis en la latina kun la pureco de la lingvo. Kornaro respondis al li kun sia verko "Vulpecula excoriata", Frankfurto, 1545.[2]

Kornaro konatiĝis kun la granda humanisto Erasmo de Roterdamo kiam li vivis en Bazelo. Erasmo enkuraĝigis lin persisti kun lia verkaro en la tradukado de grekaj tekstoj en la latinan, ĉar la antikva greka estis malmulte konata, sed la latina estis vivanta lingvo uzata kiel internacia lingvo inter la erudiciuloj. Erasmo leteris al li post kiam Kornaro reiris al sia naskiĝurbo Zwickau, kaj kutime la humanisto sin direktis al Kornaro kiel "ornatissime Cornari" (pli-malpli "Mia rafinita amiko Kornaro").

Plejmulto el la verkoj de Kornaro estis presitaj de Hieronimo Frobeno kaj Nikolaus Episkopius, la Maljuna (1501-1553). Andrea Alciato dum kelka tempo kunlaboris kun li, kaj ili traktis pri la demando de la uzo de bildoj kune kun tekstoj. Iam interparolante pri verko de la botanikisto Dioskorido, Kornaro asertis ke la planto-bildoj ne alportas bonfaron al la legantoj, kiuj neniam vidis apartan specimenon "vivam et naturalem" ("vivanta kaj en la naturo"). Li ankaŭ argumentis ke la statika kvalito de iu bildo estas erara vojo, ĉar plantoj ŝanĝiĝas laŭ iliaj medioj.

Penso de Kornaro redakti

"Mia celo ne estas ĉarmigi la okulojn, sed nutri la menson kaj la spiriton por veki la kritikan pensadon"

Verkaro redakti

 
Kredante ke la nomo de sia disĉiplo esprimas la frukton de la kornusa ĉerizo, Petrus Mosellanus ĝin tradukis je "Cornarius".[3]
 
Unua greka paĝo de verko far Sankta Bazilo el Cesareo, eldonita de Janus Cornarius kaj Hieronimo Frobeno, Bazelo, en 1551.
 
Hipokrato:Hippocratis Coi De aëre, 1529
 
Dioskorido:Διοσκοριδης Ιανου Του Κορναριου, 1529

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Correspondence of Erasmus
  2. Oni devas observi ke la germana vorto Fuchs signifas Vulpo, do "Vulpecula excoriata" signifas "Vulpo senhaŭtigita".
  3. Dizionario classico di medicina interna
  4. Monstrous Births and Visual Culture in Sixteenth-Century Germany