Malfermi la ĉefan menuon

Andres Laguna de Segovio kaj en hispana Andrés Laguna de Segovia (Segovio 1499 - Guadalajara 1559), estis kuracisto, farmakologo, botanikisto, filozofo, politika pensulo kaj hispana humanisto de la 16-a jarcento, kiu estis precipe influita de la pensado de Erasmo de Roterdamo.

Andres Laguna de Segovio
Andrés Laguna.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1499 (1499-01-01)
en Segovio
Morto 1-an de januaro 1559 (1559-01-01) (60-jara)
en Gvadalaharo
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de SalamankoUniversitato de Bolonjo
Profesio
Profesio lingvistobotanikistokuracistofilozofotradukistoapotekisto
v  d  r
Information icon.svg
Statuo de Andrés Laguna en Segovio, lia naskiĝurbo.

Liaj interesoj rilatis ankaŭ al la politika pensado. Li tradukis kaj komentis kelkajn dialogojn de Cicerono Las cuatro elegantísimas y gravísimas oraciones de Cicerón contra Catilina, tiujn de Lukiano de Samosato, kelkajn librojn de Aristotelo pri la virtoj kaj la filozofian historion de Galeno de Pergamo. Prelego en Kolonjo kaj publikigita en 1543, Europa heautentimorumene es decir, que míseramente a sí misma se atormenta y lamenta su propia desgracia proponas eŭropan rigardon proksime al la moderna ideo de unuiĝinta kaj paca Eŭropo. Marcel Bataillon atribuas al li ankaŭ Viaje de Turquía, verko kiu multe pli frue ol Montesquieu, kritikas la okcidentajn kutimojn pere de vojaĝo en Turkion.