Hermann Gmeiner

aŭstra filantropo

Hermann Gmeiner (naskiĝis la 23-an de junio 1919 en Alberschwende, Vorarlbergo, mortis la 26-an de aprilo 1986 en Innsbruck) estis fondinto de la SOS-Infanvilaĝoj post la Dua Mondmilito.

Hermann Gmeiner
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1919 (1919-06-23)
en Alberschwende
Morto 26-an de aprilo 1986 (1986-04-26) (66-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo filantropo
vdr

Li venis el multinfana familio, mem vizitis la gimnazion kiel duonorfo, vidis en la Dua Mondmilito la mizeron de multaj rusaj militorfoj. Reveninte el la milito, li iĝis infan-konsilisto kaj ekstudis medicinon, kion rompis la forta deziro por konstrui la unuan infanvilaĝon. La unua vilaĝo estis konstruita en 1949 en Imst en Tirol (Aŭstrio). En la jaro 1985 ekzistis jam 233 infanvilaĝoj en 85 ŝtatoj.

Li estis entombigita laŭ sia deziro en la unua SOS-Infanvilaĝo Imst.

Citaĵo de Hermann Gmeiner:

Citaĵo
 Ĉio grava de nia mondo okazas, ĉar iu pli multe faras ol devas. 

Eksteraj ligiloj redakti