Herodo Agripo la 2-a
Herodo Agripo la 2-a estis romia reĝo de Judujo.
Herodo Agripo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝo de Judujo | |||||
Ceteraj titoloj | reĝo vasalo de Romo, filo de Herodo Agripo la 1-a | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28 en Romo | ||||
Morto | ĉ. 100 en Romo | ||||
Tombo | Judeo vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Nacieco | juda | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Heroda dinastio vd | ||||
Patro | Herodo Agripa la 1-a vd | ||||
Patrino | Cypros (en) vd | ||||
Gefratoj | Berenice (en) , Drusilla (en) kaj Mariamne (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
reĝo de Kalkido (Libano) | |||||
Dum | ekde 50 ĝis 53 | ||||
reĝo de Bataneo kaj Trakonitido | |||||
Dum | ekde 53 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiKreskiĝinte en Roma, Herodo Agripo la 2-a ne sukcedis al la patro post ties morto ĉar tiam li estis tro juna kaj en Romo oni decidis ke la Romia Judujo estu regata rekte de romia "Procurator Augusti"[1]. Nur en la jaro 50 li obtenis la regnon (tetrarkion) de Kalkido, en Libano, okaze de la morto de sia onklo Herodo. Ricevinte la ŝarĝon elekti la ĉefsacerdotojn de Klaŭdio (53), li formovis la ĉefsacerdoton Ananon (kiu estis kondamniginta la kristanaron post la plendoj de loĝantoj de Jerusalemo.
Li perdis la tetrarkion en la jaro 53, ĉar konfidita pri pli vasta regno, kiu inkluzivis la Bataneon, la Trakonitidon kaj regionojn najbarajn al Libano, al kiuj aliajn aldonis Nerono.
Li regis, ĉiam laŭ la volo de romianoj, kaj ankaŭ en la unua juda militribelo de 66 li provis konvinki la judojn kapitulaci; pro tio li estis kompensita de Romio per teritoriaj pligrandigoj. Pri la fino de lia reĝado mankas sufiĉaj informoj kaj ne certas la dato de lia morto.
La Nova Testamento rakontas pri lia renkonto kun Paŭlo de Tarso en la Agoj (ĉapitro 26) kie estas dirate ke tiu reĝo trovis Paŭlon senkulpa, sed lin sendis al la supera tribunalo de Romo laŭpete de Paŭlo mem.
Referencoj
redakti- ↑ Prokuratoro