La heroda dinastio (40 a.K.-92) aŭ Herodoj estis judia dinastio de idumea fonto. Plej regantoj de ĉi tiu dinastio regis en la nunaj Palestino kaj Israelo, sed iuj en Ĥalkis. La lasta heroda reĝo de Izraelio estis Herodo Agripo la 2-a.

Malkiel la Makabeoj, la Herodoj subtenis klare religiajn esprimojn de pagana kulturo, sed ili mem estis judoj.

Oni ofte uzas la termo "heroda" kiel indiko de periodo, speciale rilate al Palestino.

Ekonomio redakti

La Herodoj ne daŭrigis la makabean politikon de preventi ŝuldosklavecon. La plejmulto de ili ankaŭ tre impostis la malriĉan popolon, do multajn subulojn fariĝis pro ŝuldoj sklavoj. Tamen, Herodo la Granda kaj Herodo Antipa ankaŭ provis plaĉi al siaj judaj subuloj.[1] Tio ne estis vera pri Arĥelao. Filipo, kies subuloj plejmulte estis paganoj, povis havi pli malaltajn impostojn.

Antaŭ Herodo la Granda, la plej ofta okupo en Judio estis libera, sendependa farmisto. Herodo la Granda donis vastajn terenojn al siaj familianoj kaj amikoj, kreonte la "herodan aristokration" kaj plimalriĉigante la judan popolon. La novaj aristokratoj posedis la agrikulturajn kampojn, kie la malriĉaj farmistoj laboris.[2]

Rilato kun subuloj redakti

Ĉi tiu dinastio ĝenerale ne estis tre populara inter kaj judoj kaj samarianoj. Sed iel la heroda dinastio ebligis ian eprimon de judismo kaj juda identeco en roma vasaloŝtato, kiu certe estis atingaĵo.

Sed la Herodoj estis relative popularaj inter la paganoj en la lando. Ili finfine denove havis regantojn kiuj afirmis iliajn kulturo kaj, iome, religio. La heroda dinastio nome subtenis la imperia kulto, ekzemple per refonditaj urboj kiel Sebaste, Cezareo Mara, Cezareo de Filipo, Tiberias kaj Julia.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Sean Freyne, "Archaeology and the Historical Jesus", James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 79.
  2. Yizhar Hirschfeld, "Ramat Hanadiv and Ein Gedi: Property and Poverty in Judea before 70", en James H. Charlesworth, Jesus and Archaeology, 384.