Filipo (mortis en 34), iam Herodo Filipo en la faka literaturo, estis tetrarko de la nordorienta parto de la antaŭa reĝlando de Herodo la Granda, kies landon li heredis pro la denova partigo de Aŭgusto Cezaro, ekde 4 a.K. ĝis sia morto. Li estis la infano de Herodo la granda, samkiel Herodo Arĥelao kaj Herodo Antipa.

Filipo
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 2034 (2034-01-01)
Lingvoj kojnea greka vd
Familio
Dinastio Heroda dinastio vd
Patro Herodo la Granda vd
Patrino Cleopatra of Jerusalem vd
Gefratoj Herodo la 2-a • Herod IV • Aleksandro filo de Herodo • Herodo Antipa vd
Edz(in)o Salomeo vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Du flankoj de monero stampita de Filipo.

La regado de Filipo estis relative trankvila. Laŭ Jozefo li estis modera tetrarko.

Tetrarkio redakti

La tetrarkio de Filipo inkluzivis la regionojn Gaulanitis, Traĥonitis, Iturea, Batanea kaj Auranitis. La plejmulto de loĝantaro de tiuj landoj ne estis judaj kaj Filipo ne plenumis la judan leĝon aŭ ortodoksajn interpretojn de ĝi. Li stampis monerojn kun homaj bildoj, ekzemple.

Konstruadoj redakti

Kiel la aliaj Herodoj, Filipo amas elspezi por konstrui grandajn, multekostajn projektojn. Sed li ne impostis ekscese siajn subulojn.

Herodo Filipo konstruante ekspansiis Paneas, kion li renomis Cezareo de Filipo por honori imperiestro Tiberio, kaj Betsaida, kies nomo iĝis Julias en la jaro 30. Cezareo de Filipo fariĝis lia ĉefurbo.

Morto redakti

Filipo mortis en 34, post kiam li estis entombigata en Julias.

Tiberio unue aligis la tetrarkion al Sirio post la morto de Filipo, sed iom poste en 37 Kaligulo aligis ĝin al la reĝlando de Herodo Agripo la 1-a.