Hertta Elina KUUSINEN (1945–1950 Kuusinen-Leino, naskiĝis la 14-an de februaro 1904 en Luhanka, mortis la 18-an de marto 1974 en Moskvo) estis finna maldekstra politikisto. Ŝi loĝis en Sovetunio de 1922 ĝis 1934 kaj estis ligita al komunisma partio de Finnlando. En 1934 Kuusinen venis al Finnlando, sed la plej longan parton de la 10 sekvaj jaroj ŝi estis prizonulo. Ŝi venis al politiko de ŝtato de Finnlando post la dua mondmilito, kiam en Finnlando pozicio de komunistoj fariĝis pli facila ol antaŭe. Kuusinen estis parlamentano de 1945 ĝis 1972 kaj senpostena ministro en 1948. Ŝi estis unu la plej antaŭirantaj finnaj komunistoj de sia tempo. Ŝi kontribuis pri proinfana subvencio, pli mallonga laborosemajno kaj patrineca libertempo. Ŝia patro estis Otto Wille Kuusinen.

Hertta Kuusinen
Persona informo
Hertta Kuusinen
Naskonomo Hertta Elina Kuusinen
Naskiĝo 14-an de februaro 1904 (1904-02-14)
en Luhanka
Morto 18-an de marto 1974 (1974-03-18) (70-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Lingvoj finnarusa vd
Ŝtataneco Grandprinclando FinnlandoFinnlando vd
Alma mater Helsingin Uusi yhteiskoulu • Jyväskylän normaalikoulu • Internacia Lenina Lernejo vd
Partio Demokrata Unio de la Finna PopoloKomunista Partio de Finnlando vd
Familio
Patro Otto Wille Kuusinen vd
Edz(in)o Tuure Lehén • Yrjö Leino vd
Amkunulo Olavi Paavolainen vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Aktiva en Helsinko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr