Hidrarga veneniĝo

Hidrarga veneniĝo estas veneniĝotoksiĝo per la metalo hidrargo aŭ per ties kemiaj kombinaĵoj.

Hidrargo estas elemento, kemia simbolo Hg, atomnumero 80. Ĝi aperas kiel metalo, arĝentokolora, fluida je ordinaraj temperaturoj. En tiu stato ĝi estas relative nedanĝera. Tamen, jam je ordinara, t.n. ĉambra temperaturo ĝi vaporiĝas kaj produktas venenigajn vaporojn. Speciale venenigaj estas organikaj kombinaĵoj, ekzemple metil-hidrargo.

Oni povas esti en kontakto kun hidrargo, se termometro uzanta hidrargon frakasas. En multaj landoj tiuj jam estas malpermesitaj. Modernaj termometroj uzas nedanĝerajn fluidaĵojn, ekzemple etanolon, aŭ estas elektronikaj.

Akuta veneniĝo okazas per rekta enspiro de hidrarga vaporo. La hidrargo blokas enzimon, kiu estas esenca por transigo de stimuloj. Kronikaj veneinĝoj ankaŭ eblas, se tre malgrandaj kvantoj ĉeestas dum longa tempo.

Akuta Veneniĝo redakti

La unuaj simptomoj de akuta veneniĝo estas:

  • kapdoloroj
  • naŭzo
  • vertiĝo
  • sekeca buŝo kaj faringo

Tuj kuracisto estu vizitata aŭ veneno-organizo estu kontaktita, ĉar sekvoj estas ofte nereverteblaj, se ne tuj kontraŭmezuroj estas igitaj. Mortiga estas juĝita kvanto de 150–300 mg. Longdaŭraj damaĝoj estas ofte je renoj- kaj hepato.

Je frakasita hidrargo-termometro la kvanto de la eliĝanta vaporo estas probable tro malgranda por kaŭzi akutajn aŭ kronikajn rezultojn.[1] (germane) Grave estas, tuj bone aerumi la ĉambron kaj kolekti la disigitan hidrargon. Tute netaŭga, evitenda estas, kolekti la hidrargon per polvosuĉilo, ĉar tiu povas tre efektive plidisigi la hidrargon. Se ne bone farita, la vaporoj povas dum longa tempo efiki malbone.

 
Unu amalgama denta riparaĵo enhavas averaĝe proksimume unu gramon de hidrargo

Kronika veneniĝo, Minamata-malsano redakti

Multe pli oftaj estas kronikaj veneniĝoj per etaj kvantoj de hidrargo, kiuj estas konsumitaj ene de aŭ kun manĝaĵoj. En la japana havenurbo Minamata tio okazis. (Minamata-malsano) Kemia fabriko estis disiganta hidrargon en la maron, fiŝoj estis venenigitaj kaj poste la homoj, kiuj logike manĝis en tiu loko plejofte la loke kaptitajn fiŝojn.

Je graveduloj la veneno transiras rekte al la infano. En Minamata multaj beboj naskiĝis handikapitaj, malgraŭ iliaj patrinoj ne havis malsanon.[2], 10 faktoj pri la Minamata-malsato.

Dento-plomboj redakti

Amalgamo uzata por dento-plomboj estas forte diskutata, ĉu ĝi estas kaŭzo de kronikaj hidrargaj veneniĝoj. Kelkaj sciencistoj atentigas pri fuŝaj aplikoj,[3] aliaj juĝas tion kiel nedanĝera.[4]

Industria veneniĝo redakti

Dum la 18-a jarcento veneniĝoj okazis je certaj profesioj, kiuj havis oftajn kontaktojn kun hidrargo aŭ hidrargaj saloj (ĉapelisto-sindromo).

Medikamentoj redakti

Tiam ankaŭ multaj medicinoj enhavantaj hidrargon estis aplikataj. En germana lingvo oni nomigis fuŝantan kuraciston "Quacksalber". Nun nur tre malmultaj tiaj medicinoj estas uzataj, kej precipe nur por ekstera uzo.

Manĝaĵoj redakti

Okazis, ke hidrargo estis fuŝe uzata en agrokulturo (plia informo serĉenda)

Terapio de la hidrarga veneniĝo redakti

(ankoraŭ tradukenda)

  • DMSA
  • DMPS
  • ĥelato-kompleksoj

[5] bilden, indem sie wie die Greifer einer Krebsschere das Hg-Atom zwischen sich binden.[6], [7] und zeigt keinen medizinischen Nutzen[8][9]

Malpermeso de hidrargo en Svedio redakti

Ekde la 1-a de junio 2009 Svedio malpermesas ĝenerale la uzon de hidrargo. Tio signifas, ke amalgamo en dento-plomboj estas finigata kaj ke produktoj enhavantaj hidrargon ne plu povas esti vendataj.[10][11]

Pripensenda nun estas, kiel trakti la energi-savantajn lampojn, kiuj ja enhavas iom da hidrargo. En la lasta supre listigita referenco, je paĝo 4 "ban of the use..." tiurilate aperas la frazo:

Produktoj jam regulitaj per harmonigitaj EU-reguladoj, kiel baterioj kaj fontoj de lumo ne estas kovritaj per la malpermeso.

En alia teksto sveda (mi ne retrovas ĝin nun) estas priskribita la adekvata apartigo, forigo kaj stokigo de materialoj, fluida hidrargo kaj rubaĵoj. Tie estas indikita, ke energi-savanta lampo enhavas nur 5mg da hidrargo. Se ĝi estas orde traktita, ne okazas problemo. En la plej malbona kazo, ke iu forĵetas unu kune kun ordinaraj rubaĵoj, la tuta bilanco tamen estas pozitiva, ĉar dum la produktado de la pli granda kvanto de elektra energio (en elektra centralo uzante karbonon) estas elmetita pli ol tiuj 5 mg de hidrargo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Umweltlexikon des Instituts für angewandte Umweltforschung in Köln. Arkivita el la originalo je 2009-04-22. Alirita 2009-07-03.
  2. 10 Fakten über die Minamata-Krankheit, abgerufen am 6. Juli 2007. Arkivita el la originalo je 2009-06-04. Alirita 2009-07-03.
  3. O. Wassermann, N. Weitz, C. Alsen-Hinrichs: „Kieler Amalgam-Gutachten 1997 (germane). Medizinische, insbesondere toxische Feststellungen im Zusammenhang mit einer rechtlichen Beurteilung der Herstellung und des Vertriebs von Amalgam als Material für Zahnfüllungen. Institut für Toxikologie im Klinikum der Christian-Albrechts-Universität zu Kiel“, S. 93-105. ISBN 3-00-002089-6
  4. Dieter Melchart et al (April 2008). Treatment of health complaints attributed to amalgam., Journal of Dental Research 349-353.
  5. W. Forth, D. Henschler, W.Rummel: „Allgemeine und spezielle Pharmakologie und Toxikologie“. Bibliographisches Institut 1975.
  6. Arabi M, Alaeddini MA: „Metal-ion-mediated oxidative stress in the gill homogenate of rainbow trout (Oncorhynchus mykiss): antioxidant potential of manganese, selenium, and albumin.“ Biol Trace Elem Res. 2005 Winter;108(1-3):155-68. PMID 16327069
  7. Juresa D, Blanusa M, Kostial K: „Simultaneous administration of sodium selenite and mercuric chloride decreases efficacy of DMSA and DMPS in mercury elimination in rats.“ Toxicol Lett. 2005 Jan 15;155(1):97-102. PMID 15585364
  8. Hansen JC: „Has selenium a beneficial role in human exposure to inorganic mercury?“ Med Hypotheses. 1988 Jan;25(1):45-53. PMID 3278198
  9. Ballatori N, Lieberman MW, Wang W: „N-acetylcysteine as an antidote in methylmercury poisoning.“ Environ Health Perspect. 1998 May;106(5):267-71. PMID 9520359
  10. [1]
  11. [2]