Hidrogena civilizacio

Ĝenerala uzado de hidrogeno kiel universala kaj plej fundamenta energia vehiklo ŝajne implikas kelkajn gravajn konsekvencojn. Iam eble ĉiuj ceteraj energioj estos konvertataj en hidrogenon por interŝanĝo, transportado kaj stokado. Neniu scias nun, kio vere okazos ĉi-rilate, sed neniu dubas tamen, ke kelkaj aferoj ŝanĝiĝos. Hidrogeno ne estas primara energi-fonto, kaj same kiel elektron, necesas ĝin produkti. Ĉiu persono, hejmo, kvartalo, per propra fuelpilo iam mem naskos sian propran elektron kaj eventuale retrovendos la troon al loka reto. Homoj fariĝos kaj produktantoj, kaj konsumantoj de energio. La lokaj elektraj retoj estos nutrataj per H2 de pli vasta alia reto, tiu lasta mem provizata de diversaj fontoj konvertitaj en hidrogenon (renoviĝivaj energifontoj,...). Krom la elektro produktata de fuelpilo, ankaŭ varmo haviĝas, kiun oni povas uzi por ekzemple hejtadi rezidejarojn. La rendimento de la pilo (elektro kaj varmo) estas 2,5 oble pli alta ol tiu de termika motoro. Tamen laŭ la financa vidpunkto, kiel laŭ la teknologia, iuj defioj plu estas solvendaj antaŭ ol vidi emerĝon de « hidrogena civilizacio ». Temas interalie pri disvolvado de teknologioj, kiuj ebligas stokadon de tiu gaso aŭ ties facilan, praktikan kaj sekuran transportadon. Dum estis malfacile stokadi elektran energion, la eblo meti hidrogenon en rezervujon ebligas veran efikan energi-stokadon. Energio, ĝis estiĝo de ebloj, kiujn ofertas hidrogeno, estis malfacile grandkvante stokebla. Tiu malgrav-ŝajna transiro al nova energia reĝimo bazita sur la uzado de hidrogeno povus havi, preter teknologiaj kaj financaj aspektoj, profundajn influojn sur niaj socioj, nia ekonomio, niaj mensostatoj, niaj viv-manieroj, kondutoj kaj eble rigardigos al ni la mondon per aliaj okuloj. La faktoro plej influiva el tiuj ŝanĝiĝoj estas precipe la apero de energipovo-decentrigo ĉemaniganta al ĉiu homo pli gravan unuopan emancipiĝon.

Mercedes-Benz O530 Citaro pelata per hidrogeno, en Brno, Ĉeĥio

Unu el la ĉefaj problemoj pri hidrogeno estas ĝia stokado kaj transportado. Se ĝi estas limigita en gasa formo (dihidrogeno), la ujo devus elteni premojn de ĝis 200 atmosferoj. Se vi volas konservi ĝin en likva formo, ĝi devas esti malvarmigita ĝis -253 °C kaj poste konservita en perfekte izolita ujo. Alia formo de stokado povas esti efektivigita sub la formo de metalaj hidridoj, el kiuj hidrogeno obteneblas per inversa kemia reakcio.

Geopolitikaj influoj redakti

Hidrogenaj rimedoj, male al naftaj, ne estas haveblaj nur ĉe kelkaj apartaj lokoj, kiu ajna energi-fonto, inkluzive de la suna aŭ de la venta ebligas ties produktadon. La energia povo ne plu estos nur sub influo de iuj landoj kaj ekestos potenciale eblo pri pli justa partigo de la planedaj rimedoj el kiu venus la espero senprajmigi eksplodivajn geopolitikajn situaciojn. Ĉar hidrogen-konsumado per fuelpiloj naskas akvon, konfliktoj jam aperantaj rilate akvo-rimedojn estus malakrigitaj. La dependeco al landoj rilate nafton ankaŭ estos atenuita. Sciante ke nuntempe la internacia helpo donita por ekonomia disvolviĝado estas neniigita pro nafto-kosto kaj ke la ŝuldo de malriĉaj landoj pli altiĝas laŭ prezo de petrolo, dependecomalkreskigo de tiuj landoj al nafto ne estas sensignifa, kondiĉe ke, kiam la momento alvenos, oni helpus ilin konstrui infrastrukturojn necesajn al starigado de hidrogena ekonomio.

Demokratia mensostato redakti

Disvolvado de hidrogena ekonomio konsistigos la unuan demokratian energian reĝimon de la homa historio. La uzantoj, nuntempe nur konsumantoj, povos potenciale esti kaj produktantoj, kaj konsumantoj rezultigante progresivan malaperon de energia monopolo. La nuna monopolo reorganiziĝos en reton (hidroreton), kiun ĉiuj povos provizi. Nun, la energia reĝimo estas unudirekta kaj hierarkia same kiel estis tia, informoj produktitaj de amaskomunikiloj antaŭ la surtroniĝo de alia reto, interreto. La komparo estas interesa. Antaŭe, estis monopolo pri informoj dum nun, multaj homoj povas partopreni en ties produktado, « nur » necesas havi komputilon kaj retalireblon. Se ĉiuj loĝantoj de la planedo fariĝus produktantoj de sia propra energio, fakte la strukturo de povo estus renversita: anstataŭ ol difuzi el pintoj de vertikala hierarkio, povo emanus de malsupre supren. La lokaj kolektivoj estus malpli submetitaj al aferoj, kiujn oni decidas ilianome en la foraj decid-centroj, kie sidas povo. Ĉar homoj estos ankaŭ ligitaj unu la alian tra tutgloba komunikada kaj energia reto, ili povos partumi siajn kompetentojn, produktaĵojn kaj servojn. Tia ekonomia memsufiĉeco fariĝus tiel la startpunkto de tutgloba ekonomia interdependeco.

Kultura influo redakti

Komunumoj ekonomie vivipovaj havas pli por oferti ol la nuran materialan komforton. Fariĝante pli aŭtonomaj, ili kontribuos en la prezervado de la eksterordinara kultura diverseco de nia mondo. La ekonomia memsufiĉeco ofertas al komunumoj materialan sekurecon, kiun ili bezonas por subteni sian socian koheron kaj savi sian kulturan heredaĵon. La socia kapitalo disfloros paralele al la financa kapitalo, dum la politika povo emanos el la kultura sfero pli ol el la registara aŭ komerca sfero. Tutmondiĝo komenciĝos kun unuopa emancipiĝo kaj difuziĝos ekde la familio, la komunumo, la lando, kaj retoj... Se la energia povo estos disdonata alimaniere kaj grandskale, ekeblos establi kondiĉojn favorajn al justa partigo de la planedaj rimedoj. Tio estas la esenco mem de alia tutmondiĝo.

Socio individuista sed interkonektita redakti

Dum la antaŭuloj de la nuna generacio difinis la liberecon laŭ nocioj pri aŭtonomeco kaj ekskluziveco (ĉiu individuo estas distingebla kaj aŭtonoma), la infanoj de interreto kreskis en teknologia medio radikale malsama, en kiu aŭtonomeco signifas izoliĝon kaj morton kaj en kiu la libereco estas unue konsiderata kiel la rajto engaĝiĝi en multeco da rilatoj. Ilia identeco konstruiĝas en la diversaj retoj en kiuj ili membras. Ili estas virtuale ĉie-estaj danke al elektronika nerva sistemo, kiu envolvas la tutan planedon kaj ĉion, kio vivas sur ĝi. Reta infano iom ĉiutage fariĝas pli kaj pli ero de vasta socia organismo ene de kiu la nocio pri persona aŭtonomeco perdas sian signifon kaj en kiu la sento pri mobileco estas limigita de la denseco kaj de la interago de rilatoj kiuj certigas la koheron de tiu organismo. La « hidroreto » plifortigos, laŭ la energia aspekto kaj kun la sama spiritstato, la nedivideblan kaj interdependan socian matricon, formitan el individuoj samtempe aŭtonomaj kaj interdependaj.

Reorganiziĝo de homaj vivejoj redakti

La hidroreto ebligos starigi homajn vivejojn laŭ bioregionoj (ekoprovincoj) kaj ekoregionoj, tiel respektante popol-skemon kiu estas tiu de multnombraj biokomunumoj de la planedo, ekfinante la longan regadon de barbara geopolitiko.

Al nova rolo koncerne nunajn elektro-produktistojn redakti

Kiam elektro estos malcentre produktata de privatulo, la nunaj privataj produktistoj devos transkapabligi sin en prienergiajn servovendistojn rolante kiel kunordigantoj de la hidrogena reto. Ili iel estos en la rolo de la nunaj retalir-provizistoj kiuj asistas la uzantojn por ties konektadoj al interreto. Ankaŭ ili helpos zorge trakti profit-done la energiajn troojn aŭ mankojn. Se la sciencaj, teknologiaj kaj komercaj revolucioj okazus, tio kapablus teorie kunigi la tutan homaron kaj eĉ la tutplanedan ekosistemon en grandan ekzistisman reton.

Pri la temo redakti

  • L'économie hydrogène : après la fin du pétrole, la nouvelle révolution économique (Hidrogena civilizacio: post la fino de nafto, la nova ekonomika revolucio), Jeremy Rifkin, La Découverte, 2002 (france)

Vidu ankaŭ redakti