Hieronim Martynowski

Hieronim Martynowski (naskiĝis la 23-an de julio 1807 en Ludwikowo, apud Vilno, mortis la 2-an de novembro 1861) – pola matematikisto specialiĝanta pri infinitezima kalkulo, teorio de ekvacioj kaj algebraj kurboj.

Hieronim Martynowski
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1807 (1807-07-23)
en Ludwikowo
Morto 2-an de novembro 1861 (1861-11-02) (54-jaraĝa)
en Lieĝo
Profesio
Okupo matematikisto
verkisto
bibliophile (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li finis lernejon en Vinico. En 1827 enskribiĝis en Medicinan Fakultaton de Vilna Universitato. Profesoro en Supera Industria Lernejo en Lieĝo en Belgio. Membro-korespondanto de Krakova Scienca Societo. Verkisto, kolektanto de slava literaturo.

Bibliografio

redakti
  • "Biblioteka Warszawska. Pismo poświęcone naukom, sztukom i przemysłowi" (Varsovia Biblioteko. Revuo dediĉita al sciencoj kaj industrio). 1861, volumo IV, p. 767.
  • Encyklopedyja powszechna (Universala Enciklopedio), volumo 18, Varsovio 1864, p. 78.
  • Hieronim Martynowski, en "Tygodnik Illustrowany" (Ilustrita Semajnrevuo), Varsovio, la 1-an de februaro 1862.