Granda Hindio

(Alidirektita el Hindia kulturzono)

Granda Hindio estis la historia etendo de la kulturo de Hindio trans la Hinda subkontinento. Tio partikulare koncernas la etendon de Hinduismo kaj Budhismo el Hindio tra Sudorienta Azio, Centrazio kaj Ĉinio laŭ la transmito de Budhsimo tra la Silka Vojo dum la komencaj jarcentoj de la Komuna Erao, kaj la etendo de la hindiaj skribsistemoj kiaj la Pallava alfabeto de sudhindia Pallava dinastio al Sudorienta Azio[1][2] fare de vojaĝistoj kaj mar komercistoj de la 5a al la 15a jarcentoj. Ĝi priskribas ankaŭ la establadon de hindiigitaj regnoj en Sudorienta Azio kaj la etendon de la hindiaj skribmaniero, arkitekturo kaj administrado.[3][4] Okcidente, Granda Hindio koincidas kun Granda Persio en Hindukuŝo kaj Pamiro. La termino estas ligita al geografiaj malcertaĵoj ĉirkaŭ la enhavo de la termino "Indies" dum la Epoko de Malkovroj.

Malheloranĝa: La Hinda subkontinento. Heloranĝa: Aliaj landoj kulture ligitaj al Hindio, ĉefe Birmo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Ĉampa (Suda Vjetnamo), Indonezio, Malajzio, Brunejo kaj Singapuro. Flava: Regionoj kun grava hindia kultura influo, ĉefe Afganio, Tibeto, ĉina provinco Junano kaj Filipinoj.
La 9a-jarcenta Ŝivaisma templo de Prambanan en Centra Javo ĉe Jogjakarto, nome la plej granda Hinduisma templo en Indonezio.

Notoj redakti

  1. Languages and Cultures: Studies in Honor of Edgar C. Polomé de Mohammad Ali Jazayery, Edgar C. Polomé, Werner Winter p. 742
  2. The World's Writing Systems de Peter T. Daniels p.446
  3. Southeast Asia: A Historical Encyclopedia, from Angkor Wat to East Timor, de Keat Gin Ooi p.642
  4. Hindu-Buddhist Architecture in Southeast Asia de Daigorō Chihara p.226

Bibliografio redakti

Plia legado redakti

  • Language variation: Papers on variation and change in the Sinosphere and in the Indosphere in honour of James A. Matisoff, David Bradley, Randy J. LaPolla and Boyd Michailovsky eds., pp. 113–144. Canberra: Pacific Linguistics.
  • Ankerl, Guy. (2000) Global communication without universal civilisation, INU societal research Vol.1: Coexisting contemporary civilisations : Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western. Geneva: INU Press. ISBN 2-88155-004-5.

Eksteraj ligiloj redakti