Hipiaso estis tirano de Ateno kiu regis inter 527 a. K. kaj 510 a. K. Hipiaso estis patrono de la poetoj kaj metiistoj, kaj sub lia regado Ateno prosperis. Post la murdo de sia frato Hiparko (514), tamen, Hipiaso estis pelita al subpremaj iniciatoj. Li estis unu el la Pizistratidoj, grupo da tiranoj el la sama familio en Antikva Grekio.

Hipiaso
(Tirano de Ateno)
(560 a. K. - 490 a. K.)
Hipiaso laŭdire mortis okaze de la revenvojaĝo el la Batalo de Maratono, ĉe Lemnos.
Hipiaso laŭdire mortis okaze de la revenvojaĝo el la Batalo de Maratono, ĉe Lemnos.
Persona informo
Naskiĝo 560 a. K.
en Ateno, Grekio
Morto 490 a. K.
en Lemnos, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Pisistratides vd
Patro Peisistratos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Hippias' and Hipparchus' mother (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hiparko (Ateno) kaj Hegesistratus of Sigeum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Archedice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis Pisistrato, kiu antaŭis lin kiel reganto de Ateno, dum lia frato Hiparĥo eble regis kune kun li. Hipiaso ankaŭ havis ekstergeedzan filon, Hegesistrato, kiun li faris tirano de Sigeion. Li estis eltronigita kiam Kleomeno la 1-a de Sparto sukcese invadis Atenon kaj devigis lin fuĝi al Irano.

 
Hipiaso sur la Akropolo de Ateno. (1919)

Okaze de la morto de ilia patro, li kaj lia frato Hiparko regis kune. Dum la unuaj malmultaj jaroj ilia regado, kiel tiu de ilia patro, estis bonvola, sed ili iĝis pli maljustaj kun la paso de la jaroj, kaj en 514 a.K., ribelo gvidita de Harmodio kaj Aristogitono, kaŭzis la morton de Hiparko. Post tio Hipiaso iĝis netolereble kruela kaj amara.

La familio Alkmeonido, kiu estis ekzilita de Pisistrato, tre lerte subaĉetis la templon en Delfo por akiri la subtenon de la pastro por faligado de Hipiaso. La pastroj iliavice, persvadis la spartanojn, por helpi en la renversigo de Hipiaso. Perforte forpelita el la urbo, li fuĝis al Persujo. Preskaŭ dudek jarojn poste, li revenis ĉe la kapo de persa armeo celanta invadi Grekion. Li batalis por la persoj ĉe Maratono.

Tiraneco

redakti

Hipiaso estintus proksimume 45 jarojn kiam li ekregis la potencon. Plu daŭris la politiko je pligrandigado de la atena poliso, iniciatita de sia patro. Estintus dum lia regado ke la fama atena monero kun strigo estis monfarita (aŭ alternative en la lastaj jaroj de la regado de lia patro). Lia pli juna frato, Hiparko, kun kiu li estus reginta, venigis al la urbo Simonidon kaj Anakreonton, grandajn tiamajn poetojn.

Hiparko estis murdita en 514 a.K. fare de Harmodio kaj Aristogitono, la "Tiranicidoj". Hipiaso, kiu ĝis tiam regis en modera maniero, integrante la aristokratojn de ĉiuj frakcioj en la arĥontatolando, komencis adopti serion da nepopularaj iniciatoj. Inter tiuj estis la kresko de impostoj, necesaj por financi la pagon de solduloj dungitaj por defendi kontraŭ ribeloj.

La familio Alkmeonidoj, ekzilita ekde 514 a.K., klopodis faligi Hipiason, fondante fortikaĵon en Atiko, el kiu ili lanĉis atakon kiu pruvis esti fiasko.

La fino de la kariero de Hipiaso kiel tirano venis kvar jarojn poste, en 510 a.K., kiam la spartana reĝo Kleomeno la 1-a atakis Hipiason en Ateno. La forto de Hipiaso estis en lia kavalerio, sed Kleomeno neŭtraligas ĝin dehakante arbojn kaj plenigante la batalkampon kun ili. Dank'al la helpo de la atenanoj malamikaj al tiraneco, Kleomeno ĉirkaŭas Hipiason kaj liajn subtenantojn ĉe la Akropolo. Hipiaso tiam decidas abdiki, forlasante la grandurbon. La Alkmeonidoj revenas el ekzilo kaj la homoj de Ateno integras en la registaron unu el siaj membroj, Klisteno.

Ekzilo

redakti

Kiam Hipiaso estis faligita, Amintaso la 1-a ofertis al li la teritorion de Antemo, en la Termika Golfo, dum la Tesalianoj ofertis al li Jolko. La antaŭa tirano tamen ne akceptis, preferante retiriĝi al Sigeion, kiu estis konkerita el Mitileno fare de Pisistrato kaj estis regita de la tirano Hegesistrato, natura filo de Pisistrato kaj argosa virino.

Hipiaso rifuĝis ĉe la persa guberniestro de Sardeso kaj poste ĉe la kortego de Dario la 1-a. En 490 a.K. li akompanis la persan ekspedicion kiu atakis la grekojn en Maratono. La persoj estis venkitaj en la batalo kiu okazis tie. Hipiaso mortis dum sia reveno al la persa kortego.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti