Anakreonto (en greka Ἀνακρέων) estis greka poeto naskiĝinta en la urbo ionia de Teos, situanta ĉe la marbordo de Malgrand-Azio (aktuale Siğacik, en Turkio), pli malpli en la epoko de la morto de Sapfo de Lesbo.

Anakreonto
Persona informo
Naskiĝo 575 a. K.
en "Teos", Ionio, Turkio
Morto 495 a. K.
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva grekaionia greka
Okupo
Okupo poeto
epigramisto
verkisto
Hofmeister (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Anakreonto

Oni supozas, ke lia vivo okazis inter la jaroj 575 kaj 495 a. K. El minaco persa, la loĝantaro de Ionio elmigris al Trakio, kie ili fondis urbon Abderon. Kun ili alvenas la juna poeto Anakreonto, kiu ŝajne tie verkas siajn unuajn versojn. De Abdero li pasis al Samoso, al la kortego de la tirano Polikrato, kiu alvokas lin por instruisto de lia samnoma filo. Post la murdo de Polikrato (522 a. K.), Anakreonto translokiĝas al Ateno, al kortego de Pisistratidoj, estrita de Hipio, kiu en la jaro 514 a. K. estis same murdita. Hipio estis sendita specialan ŝipon por translokigi lin, laŭ rakonto de Herodoto kaj la pseŭdo-Aristotelo. Post tio, oni scias neniom pli pri Anakreonto, kiu eble mortis en Ateno, kie oni trovis statuojn de li kaj aliajn similajn restojn.

Verkoj

redakti

La mallongaj anakreonaĵoj kantas la plezurojn de amo (kaj de viroj kaj de virinoj) kaj de vino, kaj malakceptas militon kaj maljunaĝo. Kun Sapfo kaj Alkeo li formas la grupon de la plej intimaj grekaj poetoj kiuj kantis akompane de liro. Krinagoro parolis pri ses liaj libroj, sed estas restoj de nur tri, kontraŭdiro klarigebla pro la diversaj eldonoj laŭlonge de la tempo, ĉar la tiuj verkoj korespondas al la aleksandriaj eldonoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti