Granda strihirundo

(Alidirektita el Hirundo cucullata)

La Granda strihirundo (Hirundo cucullata sin. Cecropis cucullata) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn. Temas pri granda hirundo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda strihirundo
Granda strihirundo
Granda strihirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. cucullata'
Hirundo cucullata
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en suda Afriko, ĉefe en Sudafriko, Namibio kaj suda Zimbabvo. Ĝi estas migranta kiu vintras norden en Angolo, Tanzanio kaj suda Demokratia Respubliko Kongo.

Temas pri birdo de malferma kamparo, kiel herbejoj, kaj havas preferon por montetoj kaj montoj. Ĝi evitas plej arbarajn areojn, sed ofte troviĝas ĉe homaj setlejoj.

Aspekto redakti

La Granda strihirundo estas 18-20 cm longa. Ĝi havas malhelbluajn suprajn partojn kun paloranĝa pugo kaj helbrunaj krono, nuko kaj flankoj de la kapo. La subaj partoj kaj subflugiloj estas flavblankecaj kun malhela striado, kaj la supraj flugiloj kaj subaj flugilplumoj estas nigrecbrunaj. La nigreca vosto havas tre longajn eksterajn plumojn; tiuj estas iom pli longaj ĉe la masklo ol ĉe la ino. Junuloj estas pli senkoloraj kaj brunaj, kun malpli kontrasto kaj pli mallongaj eksteraj vostoplumoj. La flugo estas malrapida kaj forta, kaj la voĉo estas trilpepa ĉissik.

Tiu specio povas esti distingita el la pli malgranda Malgranda strihirundo, Hirundo abyssinica, por tio, ke tiu lasta specio havas pli fortan kaj malhelan striadon en subaj partoj, pli ruĝan pugon kaj pli brilan kapon. La malgranda ankaŭ preferas malpli malfermajn habitatojn.

Kutimoj redakti

La Granda strihirundo konstruas bulforman elkotan neston kun tubeca enirejo en la suba flanko de taŭga strukturo. La nesto havas mildan kovromaterialon, kaj estas ofte reuzata en postaj jaroj. La nesto povas esti konstruita en kavo aŭ sub roka kornico aŭ falita arbo. Tiu specio profitis sian preton uzi konstruaĵojn, pontojn, akvobaraĵojn kaj similajn homfaritajn strukturojn. Se eblas, la specio elektos altan nestolokon.

La ovoj estas brilblankaj kun kelkaj brunaj punktoj; tri ovoj estas la tipa ovodemetado. Kovado estas farita nur de la ino dum 17-20 tagoj antaŭ eloviĝo. Ambaŭ gepatroj manĝigas tiam la idojn dum aliaj 23-30 tagoj, sed la birdidoj revenos al la nesto por ripozi dum kelkaj tagoj antax la unua ekflugo.

La Granda strihirundo estas komuna, maltimida ĉe homoj, kaj profitis el la disponeblo de nestolokoj ĉe homa loĝejo. Ĝi manĝas ĉefe flugantajn insektojn, sed oni scias, ke manĝas ankaŭ etajn fruktojn.

Referencoj redakti