Hirundovosta abelmanĝulo

La Hirundovosta abelmanĝulo (Merops hirundineus) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en savanaj arbaroj de subsahara Afriko. Ĝi estas parte migranta, translokiĝante depende de pluvokvanto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirundovosta abelmanĝulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. hirundineus
Merops hirundineus
(Lichtenstein, 1793)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, estas bele kolora, svelta birdo. Ties koloroj kaj facile videbla forkoforma vosto faras tiun specion nekonfuzebla. Ĝi estas ĉefe verda kun flava gorĝo, blua mentonostrio kaj nigraj traokula strio kaj beko, kiel ĉe plej parto de abelmanĝuloj. Ĝi povas atingi longon de 20 ĝis 22 cm, inkludante la longajn forkoformajn verdajn aŭ bluajn vostoplumojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Hirundovosta abelmanĝulo

Tiu ĉi estas specio kiu preferas pli arbaran kamparon ol plej parto de abelmanĝuloj. Tiu bela kaj alloga birdo estas facile alproksimigebla. Kiel la nomo sugestas, abelmanĝuloj manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptitaj per atakoj el malferma gvatejo. La Hirundovosta abelmanĝulo preferas mielabelojn.

Tiuj abelmanĝuloj nestumas en tre etaj kolonioj en sablaj bordoj, aŭ similaj ebenaj grundoj. Ili elfosas relative longan tunelon, kie la ino demetas 2 al 4 sferecajn, blankajn ovojn. Tiuj birdoj manĝas kaj ripozas komunume.

La agnoskitaj subspecioj estas jenaj:

  • Merops hirundineus hirundineus
  • Merops hirundineus chrysolaimus
  • Merops hirundineus furcatus
  • Merops hirundineus heuglini
  • Merops hirundineus strenuus

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti