Meropo

(Alidirektita el Merops)

Meropoj (Merops) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Meropedoj, ankaŭ iam nomataj abelmanĝuloj. La plej konata kaj disvastigita specio el la genro, kutime nomata simple meropo, estas Eŭropa meropoEŭropa abelmanĝulo (Merops apiaster). Ĝi ankaŭ estas la tipa specio de la genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meropoj
Eŭropa meropo, (Merops apiaster)
Eŭropa meropo, (Merops apiaster)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Merops
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio

redakti

La genro Merops formas propran monotipan subfamilion Meropinae kaj enhavas grandan plejparton de la familio Meropedoj. Nur tri specioj de abelmanĝuloj apartenas al alia subfamilio Nyctyornithinae: du en genro Nyctyornis kaj unu en Meropogon.

La genron enkondukis Karolo Lineo mem en la 10-a eldono de sia fundamenta libro Systema Naturae (1758).[1] La tipa specio estas la Eŭropa abelmanĝulo.[2] La nomo Merops estas klasika greka vorto rekte tradukebla kiel "abelmanĝulo".[3]

Specioj

redakti

Laŭ la plej freŝa sistematiko la genro Merops havas 28 speciojn:[4]

Bildo Kutima nomo Scienca nomo Distribuo
  Nigrakapa abelmanĝulo Merops breweri Angolo, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Ganao, Niĝerio, kaj Suda Sudano.
  Blukapa abelmanĝulo Merops muelleri Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo, kaj Kenjo.
  Bluliphara abelmanĝulo Merops mentalis Kameruno, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, kaj Sieraleono.
  Nigra abelmanĝulo Merops gularis de Sieraleono ĝis sud-eosta Niĝerio.
  Hirundovosta abelmanĝulo Merops hirundineus tra Subsahara Afriko.
  Malgranda abelmanĝulo Merops pusillus Subsahara Afriko
  Blubrusta abelmanĝulo Merops variegatus Angolo, Zambio, Tanzanio, Ugando, Demokratia Respubliko Kongo, Niĝerio, kaj Kameruno.
  Etiopia abelmanĝulo Merops lafresnayii Etiopio, Eritreo, Sudano, kaj Suda Sudano.
  Brunbrusta abelmanĝulo Merops oreobates Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Suda Sudano, Tanzanio, kaj Ugando.
  Ruĝgorĝa abelmanĝulo Merops bulocki Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Togolando, kaj Ugando.
  Blankfrunta abelmanĝulo Merops bullockoides sub-ekvatora Afriko.
  Somalia abelmanĝulo Merops revoilii Etiopio, tuta Somalio, norda kaj eosta Kenjo.
  Blankgorĝa abelmanĝulo Merops albicollis suda Senegalo ĝis Ugando.
  Abelmanĝulo de Boehm Merops boehmi Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Mozambiko, Tanzanio, kaj Zambio.
  Afrika verda abelmanĝulo Merops viridissimus[5] Subsahara Afriko de Senegalo kaj Gambio ĝis Etiopio, kaj la Delto de Nilo
  Arabia verda abelmanĝulo Merops cyanophrys[5] Arabia Duoninsulo kaj Levanto
  Hindia abelmanĝulo Merops orientalis[5] tra Azio de suda marborda Irano tra Hindio ĝis Vjetnamio
  Bluvanga abelmanĝulo Merops persicus Norda Afriko, Mezoriento, Turkio, Kazaĥio, kaj Bharato
  Madagaskara abelmanĝulo Merops superciliosus Angolo, Botsvano, Burundo, Komoroj, Demokrata Respubliko Kongo, Ĝibuto, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Madagaskaro, Malavio, Majoto, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Sudano, Suda Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio, Zimbabvo
  Filipina abelmanĝulo Merops philippinus Sudeosta Azio.
  Ĉielarka abelmanĝulo Merops ornatus Aŭstralio, Novgvineo, kaj sudaj insuloj de Indonezio.
  Blugorĝa abelmanĝulo Merops viridis Sudeosta Azio
  Rufkapa abelmanĝulo Merops americanus Filipinoj
  Brunkapa abelmanĝulo Merops leschenaulti Bharato kaj Sudeosta Azio.
  Eŭropa abelmanĝulo Merops apiaster Suda kaj Eosta Eŭropo, partoj de Norda Afriko kaj Uesta Azio.
  Roznigra abelmanĝulo Merops malimbicus Angolo, Benino, Burkino, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Niĝerio, kaj Togolando.
  Nordkarmina abelmanĝulo Merops nubicus Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉadio, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bissaŭo, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, kaj Ugando.
  Sudkarmina abelmanĝulo Merops nubicoides Kvazulu-Natalo kaj Namibio ĝis Gabono, eosta Demokratia Respubliko Kongo, kaj Kenjo.

Ĉiu specio montras traokulan nigran strion aŭ almenaŭ nigran zonon. Preskaŭ ĉiu havas ĉu bluan ĉu verdan kolorojn en la plumaro.

Bibliografio

redakti
  • C H Fry & Kathie Fry, 2000, "Kingfishers, Bee-eaters and Rollers",ISBN 0-691-04879-7,Princeton University Press.

Referencoj

redakti
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  2. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Todies, motmots, bee-eaters. World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 2 January 2023.
  5. 5,0 5,1 5,2 Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-06-18.

Vidu ankaŭ

redakti