Nordkarmina abelmanĝulo

La Nordkarmina abelmanĝulo Merops nubicus estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Alternativaj komunaj nomoj inkludas tiujn de Karmina abelmanĝulo aŭ de Nubia abelmanĝulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordkarmina abelmanĝulo
Nordkarmina abelmanĝulo
Nordkarmina abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. nubicus
Merops nubicus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝia teritorio inkludas plej parton de la nordaj Subsaharaj regionoj de Afriko. Do, ĝi disdividas kun la tre parenca Sudkarmina abelmanĝulo la tutan teritorion de subsahara Afriko: norde tiu ĉi kaj sude la Merops nubicoides.

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio, kiel aliaj abelmanĝuloj, estas belege kolora, svelta birdo, ĉefe karmina en koloro, escepte pri bluverdecaj kaj brilmetalaj kapo kaj gorĝo, suba ventro kaj flugilpintoj kaj diferenciga nigra masko, sed ne tiom kontrasta kiom ĉe aliaj abelmanĝuloj. Tiu ĉi specio pli malpli similkoloras kun la sudkarmina abelmanĝulo, kiu diference havas rozkarminajn subvizaĝon kaj gorĝon, kion tiu ĉi havas blue. Krome tiu ĉi havas ruĝajn okulojn (la alia nigrajn), kaj kiel la alia nigran, pintakran sufiĉe subenkurban bekon kaj pli longajn centrajn vostoplumojn.

Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto, kaj la junuloj povas esti distingitaj el plenkreskuloj pro la manko de longaj centraj vostoplumoj kaj pro la rozbruna koloro de sia dorso, brusto al ventro kaj flankoj.

Kutimoj redakti

Reproduktado redakti

Ili nestumas en grandaj kolonioj en klifoj, kutime ĉe riverbordoj, kie ili elfosas per beko longajn horizontalajn nestotunelojn, ofte ĝis okfute longajn. La ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn.

Manĝado redakti

La dieto estas ĉefe el abeloj kaj aliaj flugantaj insektoj, kiel lokustoj kaj akridoj. La ĉefa ĉasstrategio de tiuj abelmanĝuloj estas gvati flugantajn insektojn el gvatejo kaj eksalti al ili kaj kapti ilin per beko, antaŭ reveni al gvatejo.

Voĉo redakti

La alvoko estas profunda, gorĝeca "tank" dumfluge kaj serioj de notoj kiel "rik" dum gvatado.

Eksteraj ligiloj redakti