Blankgorĝa abelmanĝulo

La Blankgorĝa abelmanĝulo, Merops albicollis estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankgorĝa abelmanĝulo
Blankgorĝa abelmanĝulo
Blankgorĝa abelmanĝulo
Blankgorĝa abelmanĝulo, ino
Blankgorĝa abelmanĝulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. albicollis
Merops albicollis
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝas en duondeserto laŭlonge de la suda bordo de Saharo, Afriko, tio estas Sahelo. La Blankgorĝa abelmanĝulo estas migranta, kaj vintras en tute diferenca habitato multe pli sude en ekvatoraj pluvarbaroj de Afriko el suda Senegalo al Ugando.

ĉe Entebbe, Ugando

Tiu ĉi specio, kiel aliaj abelmanĝuloj, estas tre belkolora, svelta birdo. Ĝi estas ĉefe verda, sed la plej karaktera eco, kiel la nomo sugestas, estas ke la vizaĝo kaj gorĝo montras specifan bildon konsistantan en blanko (strange inter abelmanĝuloj) rimarkinde markita de tri nigraj larĝaj kaj kontrastaj partoj, nome en krono, traokula strio (pli komuna inter abelmanĝuloj, sed ne laŭ tiu malkomuna bildo) kaj kola strio. La nuko estas flaveca kun pli subaj flavaj nuancoj al verda dorso, kiu estas flaveca en supra dorso kaj pli kompleta bluverda en suba dorso kaj longega vosto (kun du longegaj centroplumoj). La subaj partoj estas helverdaj kun bluaj nuancoj en brusto. La okulo estas ruĝa kaj la beko estas nigra, longa, pintakrega kaj iom subenkurbita, kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj.

La Blankgorĝa abelmanĝulo povas atingi longon de 19–21 cm, sen kalkuli la du tre longajn centrajn vostoplumojn, kiuj povas aldoni kroman longon de 12 cm. Ili pezas inter 20 kaj 28 gramojn. Ambaŭ seksoj estas similaj. La voĉo estas simila al tiu de Eŭropa abelmanĝulo, tio estas io kvazaŭ "turuiiii".

La Blankgorĝa abelmanĝulo estas birdo, kiu reproduktiĝas en seka sabla malferma kamparo, kiel arbustejo kaj preskaŭ dezerto. Tiuj abundaj abelmanĝuloj estas gregemaj, kaj nestumas kolonie en sablaj riverbordoj aŭ malfermaj ebenaĵoj. Ili faras relative longan tunelon (el 1 al 2 metroj) kie la ino demetas 6 aŭ 7 sferecajn blankajn ovojn. Kaj masklo kaj ino zorgas la ovojn, sed ankaŭ ĝis kvin helpantoj povas zorgi la idaron.

La Blankgorĝa abelmanĝulo kaj manĝas kaj ripozas komune. Kiel la nomo sugestas, abelmanĝuloj manĝas ĉefe insektojn, kaj vere abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas kaptitaj enaere per atakoj el malferma gvatejo. Tamen, precize tiu ĉi specio probable manĝas ĉefe flugantajn formikojn kaj skarabojn.

Tiu ĉi specio estas tre disvastigita kaj komuna tra sia granda teritorio. La Blankgorĝa abelmanĝulo estas kvalifikita kiel Malpli Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti