Malfermi la ĉefan menuon

Hispana literaturo de la Baroko

La hispana literaturo de la Baroko estas periodo de literatura kreado kiu enhavas proksimume ekde la komencaj verkoj de Góngora kaj Lope de Vega, en la 1580-aj jaroj, ĝis la mezo de la 18a jarcento. La plej karaktera jarcento de la hispana literatura baroko estas la 17a, kiam atingis la prozan pinton verkistoj kiaj Baltasar Gracián kaj Francisco de Quevedo, kune kun dramaturgoj kiaj Lope de Vega, Tirso de Molina, Calderón de la Barca kaj Juan Ruiz de Alarcón aŭ la poezia produktado de la jam cititaj Quevedo, Lope de Vega kaj Góngora.

La fundamentaj karakteroj de la hispana literaturo de la Baroko estas la progresa kompliko en stilaj rimedoj kaj temaro centrita sur la priokupado pro la tempopaŝo kaj la perdo de fido en la idealoj novplatonaj de la Renesanco. Krome rimarkindas vario kaj diverseco en la traktitaj aferoj, la atento al detalo kaj emo allogi ampleksan publikon, el kio estas ekzemplo la hegemonio de la lopeska novkomedia verkaro. El senta priokupado hegemonia en la 16a jarcento oni transiras al emfazo sur la moralaj kaj didaktikaj valoroj, kie kunfluas du tendencoj: nome novstoikismo kaj novepikurismo. El Criticón de Gracián markas la alvenon al la baroka meditado pri la homo kaj la mondo, la konscienco pri seniluziiĝo, viva pesimismo (sed ne tute manka je espero) kaj ĝenerala krizo de valoroj.

La ĝenroj miksiĝas, kunvivas en Góngora la poezio lirika de sublima stilo de la Fábula de Polifemo y Galatea kiu eliras virton el malfacilo, aŭ la Fábula de Píramo y Tisbe kun popularaj kantetoj; Quevedo kultivas poemojn kaj metafizikajn kaj moralajn plej trascendajn, kaj krome verkas pri aferoj subklasaj kaj eĉ malĝentilaj aŭ malelegantaj ene de iela baroka emo al malbelo (Gracias y desgracias del ojo del culo, pri la pugotruo).

La hispana baroka teatro prezentas popularan scenaron (Lope de Vega) kiu pluis kiel klasika produktado por estonta teatro. La filozofiaj teatraĵoj de Calderón de la Barca, el kiu estas elstara ekzemplo La vida es sueño, supozas pinton en la hispanteatra produktado kaj, kiel ĉe la tuta baroka literaturo, enkadriĝas en epoko splenda kiu ricevas la ĝeneralan nomon de Ora Jarcento.

Historia kuntekstoRedakti

Karakteroj de la BarokoRedakti

La Baroko karakteras pro jeno:

  • Pesimismo: La Renesanco ne plenumis la celon apliki la harmonion kaj la perfekton en la mondo, kiel intencis la humanistoj, nek plifeliĉigis la homaron; militoj kaj sociaj malegalecoj pluis; doloro kaj katastrofoj estis komunaj en la tuta Eŭropo. Instaliĝas intelekta pesimismo, iom post iom pli akra, kun la ĉiutaga karaktero el kio atestas la komedioj tiuepokaj kaj la delikteteco baza en la pikareskaj romanoj.
 
La Danza de la Muerte (mortodanco). Monumento al Calderón, Madrido.
  • Seniluziiĝso: Ĉar ŝajne la renesancaj idealoj malsukcesis, kaj kaze de Hispanio, la politika povo estis ruiniĝinta, la seniluziiĝo pluas kaj aperas ankaŭ en la literaturo, kiu ofte rememorigas tiun de antaŭ du jarcento, pere de la mezepoka Mortodanco aŭ de la Coplas a la muerte de su padre de Manrique. Quevedo asertas, ke la vivo estas formata de «sucesiones de difunto» (serioj da mortintoj): tio iĝas la naskiĝintoj, ekde la lulilo al la tombo. Konklude, nenio gravas, nur oni atingu la ĉielan savon.
  • Priokupo pro la tempopaŝo
  • Perdo de fido en la renesancaj idealoj

Sinteno de la verkistojRedakti

La prozo de la 17a jarcentoRedakti

Miguel de CervantesRedakti

La prozo de QuevedoRedakti

Aliaj prozistoj de la barokoRedakti

Baltasar GraciánRedakti

TeatroRedakti

BibliografioRedakti

  • Introducción al Barroco, E. Orozco, eld. José Larra Garrido, Universidad de Granada, 2 vol, 1988.
  • La poesía en la Edad de Oro. Barroco, Pilar Palomo, Taurus, Madrid, 1987.
  • El teatro en España (1490-1700), Melveena McKendrick, Oro Viejo, Barcelona, 1994.
  • Manierismo y Barroco, E. Orozco, eld. Cátedra, Madrid, 1981.
  • Notas sobre el Barroco, E. Tierno Galván, Escritos (1950-1960), Tecnos, Madrid, 1971.
  • Traditions populaires et diffusion de la culture en Espagne (XVIe-XVIIe siècles), PUB, Bourdeaux, 1981.
  • «El Barroco español» (1943-44), Estilo y estructura en la literatura española, L. Spitzer, Crítica, Barcelona, 1980.
  • El Pinciano y las teorías literarias del Siglo de Oro, S. Shepard, Gredos, Madrid, 1970.
  • Hacia el concepto de la sátira en el siglo XVII, A. Pérez Lasheras, Universidad de Zaragoza, 1995.
  • El prólogo en el Manierismo y Barroco españoles, A. Porqueras Mayo, CSIC, Madrid, 1968.
  • La teoría poética en el Manierismo y Barroco españoles, A. Porqueras Mayo, Puvill, Barcelona, 1989.
  • La prosa didáctica en el siglo XVII, Asunción Rallo, Taurus, Madrid, 1988.
  • Historia de la literatura española, vol. 3: Siglo de Oro: teatro, Edward M. Wilson kaj Duncan Moir, Barcelona, Ariel, 1985 (6a eld. rev.)