Hispana literaturo de la Realismo

Per la esprimo Hispana literaturo de la Realismo oni povas kompreni la literaturajn verkojn apartenantaj al literatura movado kiu formas parton de la literatura Realismo, nome kultura movado kiu disvastiĝis en Eŭropo meze de la 19a jarcento koincide kun la dekadenco de la tendencoj de la Romantikisma movado. Temas pri skolo devena el Francio kiu, ĉirkaŭ 1850, disvolvigis ĝermojn jam ekzistintojn en la Romantikismo, kaj ĉefe en la ĝenrismo. La romantika idearo iom post iom fadiĝis ka oni ekreagis kontraŭ la spirito de "arto pro arto" kiu proklamis la sendependecon aŭ aŭtonomecon de la verko disde la realo; la rigardo de kelkaj artistoj jam estis laca pro tiom da imagopovo kaj pitoresko, kaj klopodis observadon objektivan de personoj, socio kaj tiutempaj etosoj, resume revenon al la realo. La partikulara celo estis prezentado de portreto de la socio, kaj pro historiaj postuloj, de la diversaj sociaj klasoj. La ĉefaj modeloj estis la francaj verkistoj Honoré de Balzac (1799-1850, kiu per verkoj kiel La homa komedio trudis en la romano moralan kaj socian mesaĝon), Émile Zola (1840-1902, plej grava reprezentanto de naturalismo) kaj Flaubert (1821-1880, fama ekzemple pro Madame Bovary (1857, Sinjorino Bovary)).

Portreto de Benito Pérez Galdós (1894), de Joaquín Sorolla. Galdós estas sendube la plej rekonata verkisto de la hispana realismo.

Inter la plej elstaraj realismaj novelistoj romanistoj en Hispanio menciindas Juan Valera, José María de Pereda, Pedro Antonio de Alarcón, Benito Pérez Galdós, Emilia Pardo Bazán, Leopoldo Alas (Clarín), Armando Palacio Valdés kaj Vicente Blasco Ibáñez. Poezia kaj teatro ne estis ĝenroj taŭgaj kaj popularaj por realismo, sed tamen populariĝis respektive Ramón de Campoamor kaj Gaspar Núñez de Arce en poezio kaj José Echegaray kaj Manuel Tamayo y Baus en teatro.

Vidu ankaŭ redakti