Historio de la esploroj pri la Pentateŭko

NB. Tiu ĉi artikolo koncernas nur la “Esploron pri la Pentateŭko” kaj ne esploron de la tuta Malnova Testamento. La Pentateŭko komprenas nur kvin librojn de la hebrea Biblio. Por imformiĝi pri la aliaj libroj oni vidu Biblion.

La Historio de la esploroj pri la Pentateŭko (aŭ Torao = instruo) estas la historio de la analizo kritika kaj filologia de tiuj tekstoj, ekde la unuaj pridiskutaĵoj rilate ilian aŭtoritecon ĝis la ĵusaj teorioj kaj hipotezoj.

La unuaj esplorojRedakti

Kvankam Filo de Aleksandrio (De vita Mosis 1 § 84) [1]) atribuis al Moseo la kompilaladon aŭ redakton de nur kelkaj eroj de la Pentateŭko, la antikvaj tradicioj juda kaj kristana ĝenerale atribuis al li la aŭtorecon de la tuta Pentateŭko. La rakonto pri la morto de Moiseo kaj lia entombigo, laŭ Admono 34, metas logikan problemon, ĉar mortinto ne povas verki[1]. Oni, por superi la obstaklon, imagis ke Josuo, la sukcesonto de Moiseo, elfinis ankaŭ la skribajn verkojn de Moiseo kiel registrite en la babilona Talmudo (Baba Bathra, 14b). Laŭ tiu linio Issac ibn Yasush en la 11-a jarcento kaj Abraham ibn Ezra en la 12-a ekredaktis liston de “nemoisaĵoj”, inter kiuj oni trovas ekzemple:

  • Genezo 36,31 postulas ke la verkisto kompilis post la epoko de la monarkio
  • Nombroj priskribas Transjordanion kiel la landon transriveran kvazaŭ Moiseo ĝin ankoraŭ ne eniris (Nombroj 22, 1).
  • ktp

Sekve Baruch Spinoza en sia Traktado Teologia-politika (1670) rimarkigas nekongruaĵojn en la tuta Pentateŭko ĝuste en la rakontaj similaĵoj kun eroj certe plimalfruaj de la libroj de Reĝoj kaj ekopiniis ke la pentateŭkaj rakontoj reiras nur al la epoko de Esra; Jean Astruc (1753) evidentigis iun alternon de la diaj nomoj, nome de YHWH kaj Elohim kaj supozigis diversajn manojn...

Perimetro de la fontoj kaj diverseco de la redaktaj periodojRedakti

Antaŭ la konstato de rompoj de logiko en la rakontoj kaj antaŭ diversaj duoblaĵoj, nombraj legantoj-esploristoj, kiel Henning Bernhard Witter (1683-1715) kaj Jean Astruc (1684-1766, medicinisto de Ludoviko la 15-a), ekellaboris teoriojn de plurfontoj de Pantateŭko. J. Astruc per sia distingo de eroj en kiuj Dio estas dirata aŭ ElohimYHWH anticipis tiun kiun estos difinita Hipotezo dokumenta de la Pentateŭko spite de la suspekto ke li volus ataki la samecon de Elohim kaj YHWH.

La legado de la Biblio en la Eŭropo de la 19-a jarcentoRedakti

Iom post iom la novaj malkovroj fariĝis historia-kritika metodo etendiĝanta al la tuta Biblio (kaj submetante al krizo precipe la Novan Testamenton. (Oni vidu ĉe Radikala kritiko). Rilate la Pentateŭkon la kritikaj modeloj multiĝis.

La precipaj kritikaj modelojRedakti

La teorioj kiuj provas eskpliki per kiuj literaturaj fontoj formiĝis la Tentateŭko povas kondensiĝi en la sekvaj kvar:

  • La “Dokumentaj teorioj”: sinsekvaj redaktoroj metis manon, kaj rakontante la samajn rakontojn, aldonis elementojn el diversaj kaj malsamaj fontoj celante transdoni siajn apartajn ideologion kaj teologion. ([2] Hipotezo dokumenta).
  • La “komplementaj hipotezoj”: iu eta centra nukleo estus reskribita kaj plikreskigita per aldonoj de diversaj aŭtoroj. Tiu modelo, tamen, perdis ĉiam pli konsenton ĉar ĝi ne eksplikas la kreiĝon de la plurĉeesto de la rakontoj paralelaj kvazaŭ redakciaj unuoj. (Komplementa hipotezo).
  • La dokumenta hipotezo de Graf-Wellhausen: estas kontestata la “Mosea” redakto de la Pentateŭko per la montrado ke ĝi komponiĝas el diversaj teologiaj tradicioj kaj foje eĉ pli tradicie antikvaj, sed utiligitaj por la fina pantateŭka redakto plurjarcente poste.
  • La Fragmenta hipotezo: ekde la jaroj 1970-a nova modelo kritika submetis al kritiko la “dokumentan teorion” (aŭ tradicion). Malmultevorte, oni negis la ekziston de la fonto E kaj metis al dubo la fonton J kiel konstanta influa dokumento, eĉ tiu ĉi lasta tro malfruas por esti influa. La nova modelo inkliniĝas atenti pli al la redakto ol al la fontoj de Pentateŭko, kaj preferas paroli pri etaj literaturaj unuoj fontontaj, post interŝanĝoj de teologieroj kaj kulturoj, al pli grandaj unuoj, kaj konsideras la tutan libran amplekson ekde la Genezo ĝis la 2 Reĝoj granda historiografia kadro.

Engaĝoj por pliklarigi la problemonRedakti

Tiam kaj tial naskiĝis la “biblia” arkeologio kun arkeologiaj elfosaĵoj en la Proksima Oriento. Ĝiaj fondistoj kaj financantoj estis la usonaj protestantaj eklezioj esperantaj elfosi konfirmojn de la bibliaj rakontoj kaj plikonfirmigi la konkordismonn inter bibliaĵoj kaj historiaĵoj kaj sciencaĵoj. Propulsile de tiu arkeologia movado agadis William Foxwell Albright, usona metodisto kaj lingvisto kultanta pribibliajn sciencojn. Al tiu entreprenoj aldoniĝis skipoj britaj kaj germanaj kaj internaciaj, inter kiuj meritas alineon la arkeologia sekcio de la jerusalema Studium Biblicun Fransciscanum (SBF) de arkeologo Michele Piccirillo ([3])

Pliintensiĝas la priskribo de la nekongrueco de la tuta PentateŭkoRedakti

Tiuj nekongruaĵoj plej rimarkindaj:

  • en rakontaj eroj troviĝas duoblaĵoj kaj, kelkaze, ankaŭ trioblaĵoj, kiel du rakontoj de la kreo (Gen 1,1-2,4a; 2,4b-25), du rakontoj de la alianco kun Abrahamo (Gen 15; 17);
  • ekzistas evidentaj kontraŭdiroj: la diluvo daŭras 40 tagojn kaj 40 noktojn, aŭ unu jarojn (Gen 7,6.11; 8,13);
  • troviĝas malsamecoj stilaj kaj vortaj, kie la precipa estas la malsameco de la diaj nomoj, YHWH aŭ Elohìm; malkontinuecoj rakontaj kaj paroladrompoj, kiel en El 19,25 kaj El 20,1; Lev 25,39-55; Ad 15,12-18).
  • glosoj eksplikaj (Gen 36,1; El 16,36);
  • entrudaĵoj kaj aldonaĵoj karakterizitaj per lingvaj markoj kiel “laŭ la dua fojo” enkondukas Gen 22,15-18; "ankoraŭ" enkondukas El 3,15).

Hipotezaj tekstoj kaj teologioj kiuj kontribuis al la formiĝo de PentateŭkoRedakti

a) Fonto J Javista: ĝi naskiĝis en la jarcentoj -10a kaj -9a (periodo monarkia). Oni alvenis al la konvinko ke ĝi estas la plej antikva el la fontoj. En ĝi, la homo kaj ĝia mondo estas priskribitaj per granda konkreteco kaj kun analizoj pri la enaj konfliktoj de la homa koro. Dio estas konsiderata proksima al sia popolo en iuj antropomorfaj kazoj (kiam, ekzemple, li promenas tra la ĝardeno). Ĝi estas malmulte interesata pri la historio kaj nomas “Sinajo” la monton kaj kovras la historion ekde la komenciĝo. Ĝi uzas la tetragramonn pro indiki Dion. Kelkaj bibliistoj, tamen, ĵusajn tempojn, minimumigas ĝian influon kiel fonton.

b) Fonto E Elohista: ĝi uzas preskaŭ ĉiam Elohim kiel nomon de Dio. Ĝi formiĝis en la -8, en la Regno de Nordo, post la dividiĝo de la unueca israela ŝtato. En tiu teologia vizio, Dio estas vidata iom pli transcenda: li parolas el la ĉielo, aperas en la sonĝoj, alestigas kiel anĝelo. Plejmoderne bibliistoj negas, tamen, se ne la ekziston, certe la influon de tiu fonto.

c) Fonto D Deŭteronomista (Admona): ĝi estas tiel dirita ĉar dominanta en la libro de Admono (latine: deŭteronomo = dua leĝo). Oni ĝin datigas je la -7 jarcento en la regno de Sudo. Ĝi havas precipe celojn instruajn pri temoj koncernantaj la Leĝon kaj ĝi estus la rulaĵo kiu, trovita en la templo, ekstartigis la religian reformon en la postekzila periodo.

d) Fonto P sacerdota: ĝi (dirita P el la germana Priest = pastro) estas kolekto de tekstoj ankaŭ ege antikvaj, sed disvolviĝintaj en epoko de postekzilo, kaj koncernas esence ritajn kaj liturgiajn normojn. Ĝi estas dominanta en la libro Levidoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

  • Introduction à l'Ancien testament, Thomas Römer, J-D Macchi, Christophe Nihan (éd.), Labor et Fides, 2004, ISBN 2-8309-1112-1
  • A Farewell to the Yahwist ? The Composition of the Pentateuch in Recent European Interpretation" sous la direction de Thomas B. Dozeman and Konrad Schmid, Brill

ReferencojRedakti

  1. Jam la Talmudo atribuis al Josuo la (Ad 34,5-12)