Hošťálkovy

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio

Hošťálkovy estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Bruntál, kiu situas en cismontaro de Nízký Jeseník. La vilaĝo konsistas el kvar partoj: Hošťálkovy, Vraclávek, Staré Purkartice kaj Křížová. Vivas ĉi tie 617 loĝantoj (2023).

Hošťálkovy
germane Gotschdorf
municipo
Kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hošťálkovy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Rojoj Kobylí potok, Hůrka
Situo Hošťálkovy
 - alteco 400 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 45″ N 17° 35′ 26″ O / 50.11250 °N, 17.59056 °O / 50.11250; 17.59056 (mapo)
Areo 27,78 km² (2 778 ha)
Loĝantaro 617 (2023)
Denseco 22,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1281
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 81 ĝis 794 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597392
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hošťálkovy
Retpaĝo: www.obec-hostalkovy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Město Albrechtice, Holčovice, Krnov, Brantice, Karlovice kaj Krasov.

Historio redakti

Hošťálkovy estis fondita en periodo de granda koloniigo en la 13-a jarcento kaj la unua skribmencio devenas el 1281. La nomo de vilaĝo havas gemanan devenon, el vorto Gotschalkesdorf, kiu iompost iom evoluis ĝis ĉeĥigitaj formoj - Hosczalkowicz, Hoschalkdorf, Hoschczalkov, Hoščalkovice kaj fine ekde la jaro 1582 Hošťálkovy (iam ankaŭ Hošťálkov). Fondinto de la vilaĝo, kiu alkondukis la vilaĝanojn, estis evidente ia Gotschalk, en la ĉeĥa formo Hošťálek. Ne estas ankaŭ eliminite, ke la nomon al la nova sidejo donis lia unua posedanto, kiu restadis en burgaro Luginsland, kiu elstaris sur unu el lokaj montetoj. La posedantoj de Hošťálkovy estis de komence anoj de eta ĉeĥa nobelaro.

Fine de la 17-a jarcento lasis Jan Kryštof Skrbenský, tiama posedanto, deŝiri la dezertiĝintan burgaron kaj sur ties loko li lasis konstrui barokan kastelon, kiu en sia devena aspekto konserviĝis ĝis hodiaŭ. En 1751 - 1790, dum Karel Traugot Skrbenský, la kastelo estis signifa centrejo de socia vivo de silezia nobelaro. Ĉi tiea kastela kapelo apartenis al la plej bonaj muzikaj korpusoj en Silezio. Skrbenský-idoj proprumis la kastelon ĝis la jaro 1831, kiam ili pro grandaj ŝuldoj vendis ĝin kontraŭ 140.000 florenoj al grafo Henriko Arco kun edzino Antonio, naskita Strachwic. La grafoj el Arco proprumis la sinjorujon ĝis fino de la dua mondmilito. Post la jaro 1945 la kastelo estis naciigita. Hodiaŭ la kastelo servas kiel centrejo de socia zorgo por imbecilaj virinoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 996
18801 794
18901 750
19001 600
19101 573
19211 530
JaroLoĝantoj
19301 492
1950493
1961934
1970738
1980733
1991698
JaroLoĝantoj
2001677
2014583
2016584
2017584
2018588
2019599
JaroLoĝantoj
2020616
2021583
2022614
2023617

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

  • Kastelo
  • Preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo
  • Luginsland
  • Popola arkitekturo