Hofburg (Innsbruck)

konstruaĵo en Insbruko

Hofburg (traduko: Kortega burgo) estas iama rezidejo de la tirolaj habsburgoj kaj troviĝas en Insbruko, Rennweg nr 1.

Hofburg, alo laŭlonge de Rennweg
Hofburg dekstre, Kortega kirko kaj pordo al Burggraben en la fono
Interna korto

Historio redakti

La komencoj de Hofburg estis en la 14-a jc, kiam la tirolaj landaj dukoj rezidis ankoraŭ sur Kastelo Tirolo proksime de Merano venante nur malofte Insbrukon. Duko Leopoldo la 4-a rajtigis al si loĝadon en domo nomita Starkenbergisches Haus en 1396. Li sukcesis malmultajn jarojn poste akiri ĝin kaj najbarajn bienojn. Sub duko Frederiko la 3-a aliaj grundoj ĝis 1429 aĉetitis kaj surkonstruitis.

Duko Sigismondo de Aŭstrio akiris finfine la tutan sudan parton de la hodiaŭa Hofburg. Li unuigis kelkajn konstruaĵerojn. En 1463 menciitas hala konstruaĵo (Dürnitz) kaj en 1469 konsekritis la tiea kapelo. Tiam ankaŭ la pordedo Saggentor iĝis parto de la urba ĉirkaŭfortikaĵo. Kiam en 1490 lia nevo imperiestro Maksmiliano ekregis Tirolon li jam havis relative grandan kaj fortimpresan rezidejan komplekson. Li pligrandigis la tuton ĉirkaŭ la jaro 1510 per gravaj partoj, ekz. la "malantaŭa burgo" norde, kaj ŝatis montri sian kortegon kaj siajn korteganojn surloke. La bildoj de Albrecht Dürer pri Hofburg inverse montras ankoraŭ la staton de antaŭ la 1495-a jaro. La plafono de la salonego renovigita fare de Maksimiliano en 1510 forbrulis en 1534. Imperiestro Ferdinando la 1-a komisiis la italan arkitekton Lucius de Spaciis pri la reprodukto de ĝi kun samtempa plialtigo. La burgaj fasadoj devis esti plifortikigitaj en 1536 per duonrondaj turoj ĉar post tertremo la muroj havis fendetojn. Post la estingiĝo de la tirola habsburga dinastiero la Kastelo perdis sian gravecon kaj ne plu ofte "digne" uzitis. Ĝi ekde tiam servis kiel simpla vojaĝetapcelo por korteganoj irantaj al Italujo. Alikonstruoj jam ne faritis ĝis la tempo de Maria Tereza de Aŭstrio.

 
Hofgasse, fone la iama Blazona turo

Alikonstruoj en la 18-a jarcento redakti

La imperiestrino alikonstruigis inter 1754-56 la okcidentan kaj sudan alojn laŭ la planoj de arkitekto Johann Martin Gumpp. Iĝis unueca malfrubaroka komplekso. Post la Sepjara milito la armea arkitekto Constantin Johann Walter nove konstruis inter 1766-73 la orientan kaj la nordan alojn. Partoprenis en la aranĝo de la ĉefa fasado ankaŭ la viena kortega arkitekto Nikolaus Pacassi. Estis Hofburg loko de la geedziĝo inter imperiestro Leopoldo la 2-a kun la hispanino Maria Ludovica. Sed tiun ĉi feston abrupte haltigis la morto de la patro Franz von Lothringen. Maria Tereza ŝanĝigis la mortoĉambron de sia edzo en memorkapelon. La interno nova finfaritis ne antaŭ 1776. Poste ĉio retrankviliĝis. Nur Andreas Hofer uzis kelkajn salonojn kiam li estis landestro.

Je la fino de la 1850-aj jaroj Hofburg denove plenumis sian rolon post la nomumo de arkiduko Carl Ludwig (juna frato de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭxstrio)) Li somere loĝis sur Kastelo Ambras kaj vintre ĉe Hofburg. Tiam prilaboritis la Imperiestraj apartamentoj ĉe la nordorienta alo en la stilo de la Dua rokoko. Ekde 1918 posedas la kastelon la Respubliko Aŭstrio. La tuto tre bone estas restaŭrita kaj servas al diversaj celoj. En la reprezentantaj salonoj estas muzeo; eblas lui ilin por diversaj aranĝoj. La plejparto de la salonaro (sume ĉirkaŭ 400 ĉambroj) adaptitis kiel burooj.

Priskribo redakti

Hofburg estas longa konstruaĵkomplekso ĉirkaŭanta rektangule mezan korton. La longa, kvaretaĝa ĉeffasado ĉe Rennweg per du leĝeraj rizalitoj kaj korintaj gigantaj pilastroj kaj atikoj ordigatas. La du en 1536 alkonstruitaj apogturoj angulaj ŝanĝitis en la 18-a jarcento al kupolitaj angulrondaĵoj. Famega estis iam la t.n. Blazona turo antaŭ la malnova turo antaŭ la Rumer-urbopordego. Ĝia kerno troviĝas nuntempe en la suda rondkonstruaĵo: Imperiestro Maksimiliano komisiis sian kortegan pentriston Jörg Kölderer belege ornami ĝin per la blazonoj de ties teritorioj. Parto de tiuj pentraĵoj servatas ĉe la suda flanko kaj videblas disde flanka ĉambro de la restoracio. Aliaj freskorestaĵoj alireblas per la ĉevrono de Hofburg. La iama ĉeffasado estis sude kaj donis vidon al la Hof-strateto. Super la portalo estas granda fenestra niĉo kun vostita balkono kaj orielo meza. Malantaŭe en la interno estas larĝa ŝtuparo. Ankoraŭ antaŭ 1495 estiĝis la Nova virina ĉambro, konstruaĵo rezervita al la princino kaj ŝiaj servantoj. Ĝi konserviĝis mure almenaŭ en la nordorienta angulturo ĝis la tegmento. En tiu ĉi parto de la rezidejo integritis ankaŭ la nordorienta angulturo de la ĉirkaŭfortikaĵo, kiu servis kiel sekura deponejo por la domtrezoroj. La hodiaŭ kiel kelo funkciantaj volbaĵoj de la Virina ĉambro ankoraŭ hodiaŭ formas imponan halon.

Muzeo redakti

 
La Giganta salono

La gapsalonoj estas en la dua etaĝo de la Rennweg-alo. Iliaj juvelaĵo estas la 30 metrojn longa, duetaĝa Giganta salono, kiu ne pro la grandeco (ĉirkaŭ 428 m²) sed pro la Heraklo-ciklo el maksimiliana tempo portas sian nomon. Ĝi nombriĝas inter la plej fortimpresaj festsalonegoj de la alpa regiono. Ĝiajn vandojn ornamas grandaj portretoj de la familio de Maria Tereza. Ili faritis de skolanoj de la kortegpentristo Martin van Meyten, kelkaj estas de Carl Auerbach kaj de Wenzel Pohl. La plafonpentraĵo faritis en 1776 fare de Franz Anton Maulpertsch. Temas pri alegorio pri la novkreita potenco de la imperiestra dinastio; meze reprezentatas la triumfo de la habsburga dinastio. La tri grandaj, el tilia ligno skulptitaj plafonkandelabroj faritis fare de la vienano Stark.

La Gardista salono servis kiel antaŭĉambro al la Giganta salono. Tie ĉi troviĝas pentraĵoj kuj scenoj el la militoj kontraŭ la Turkoj. Pentris la tri grandajn verkojn en 1715 Jean Baptiste Martin. Kaj en la Lorena salono kaj en la Kapitula salono admireblas belaj majolikaj fornoj kiel ankaŭ interesaj portretoj respektive historiaj pentraĵoj.

La ĉambroj sekvantaj, privataj salonoj de la imperiestra familio, ne plu originalas. Ili novfaritis ĉirkaŭ la jaro 1860. Rimarkindas la kastela kapelo en la suda alo, samtempe mortoĉambro de imperiestro Francisko la 1-a. La altarplastikaĵoj estas de Anton Josef Sartori (1766), la reliefaj pentraĵoj de Franz Anton Leitersdorfer. La meblaro el la tempo de Maria Tereza bedaŭrinde ne konserviĝis; la plejparto de la mebloj estas el la 19-a jarcento. Ili estas verkoj bidermajraj (de la insbruka ĉarpentisto Johann Nepomuk Geyer) respektive verkoj de la Dua rokoko, de August La Vigne.

Literaturo redakti

  • Benedikt Sauer: Hofburg Innsbruck. Folio, Wien/Bozen 2010, ISBN 978-3-85256-536-1.
  • Lieselotte Hanzl-Wachter: Hofburg zu Innsbruck. Böhlau, Wien 2004, ISBN 3-205-77202-4.
  • Franz Weller: Die kaiserlichen Burgen und Schlösser in Wort und Bild. Hof-Buchdruckerei, Wien 1880 (Digitalisat)
  • Hofburg Innsbruck. 32-seitiger Führer ohne Verlags- und Jahresangabe.

Eksteraj ligiloj redakti