Disneyland

tema parko en suda Kalifornio, Usono
(Alidirektita el Hong Kong Disneyland)

Disneyland (esperante: Diznilando)[1] estas tiuj amuzparkoj, kiuj konstruiĝas laŭ la ideoj de Walt Disney (prononco [wɔːlt ˈdɪzni]). La unua Diznilando kiu ekzistis, malfermiĝis en 1955 far de Disney mem en kalifornia Anaheim, sekvis similaj amuzparkoj sur aliaj kontinentoj. Por la planado kaj konstruado de Disneyland-parkoj respondecas la branĉo Walt Disney Parks and Resorts de Walt Disney Company.

Disneyland
emblemo
tema parkoferiejovidindaĵo
Komenco 17-a de julio 1955 vd
Geografia situo 33° 48′ 32″ N, 117° 55′ 8″ U (mapo)33.809-117.919Koordinatoj: 33° 48′ 32″ N, 117° 55′ 8″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Anaheim
Disneyland (Kalifornio)
Disneyland (Kalifornio)
DEC
Disneyland
Disneyland
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Disneyland
Posedata de Disneyland, Inc. • Walt Disney Company • Disney vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kastelo en Disneyland

Disneyland-parkoj redakti

Vidu: Walt Disney World Resort

Disneyland Resort en Kalifornio (1955) redakti

La originala Disneyland estis malfermita en Kalifornio en 1955 en Anaheim. Post 30 jaroj, la 24-an de aŭgusto de 1985, oni salutis la 250-milionan vizitanton.

Walt Disney World Resort en Florido (1971) redakti

La plej granda Disneyland estas Walt Disney World Resort proksime al Orlando, Florido, Usono, kies surfaco estas pli ol 12.000 hektaroj. Tiel, ĝi estas ankaŭ la plej granda amuzparko de la mondo. Disney World estiĝis en oktobro de 1971 kaj kostis ĉ. 400 milionojn da USD.

Tokyo Disney Resort (1983) redakti

La plej vizitata amuzparko de la tuta mondo Disneylanda troviĝas en Tokio, kiu allogis en la jaro 1997 17,83 milionojn da homoj. Disneyland en Tokio malfermiĝis la 15-an de aprilo de 1983 kaj havas la surfacon de 46,25 ha.

Disneyland Resort Paris (1992-1993) redakti

La sola eŭropa Disneyland estis konstruita en la departemento Seine-et-Marne ĉe Parizo kaj malfermita en 1992, 1993.

Hong Kong Disneyland (2005) redakti

La dua azia Disneyland malfermiĝis en Honkongo la 22-an de majo 2005, dato kiu, laŭ ĉinaj astrologoj, estis aparte bona tago por komenco de nova entrepreno.

Referencoj redakti