Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio
La Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio (angle Hong Kong Alliance in Support of Patriotic Democratic Movements of China, ĉine 香港教育專業人員協會) estis senprofita por-demokratia organizaĵo en Honkongo fondita la 21-an de majo 1989 dum kiam en Pekino okazis la protestoj sur placo Tian An Men. Unuaranga celo de la organizaĵo estis vivteni la memoron al la protestoj subpremitaj la 4-an de junio 1989. Fondita de la instruisto, politikisto kaj politika aktivulo Szeto Wah, la organziaĵo vivtenis sin dum pli ol 22 jaroj, kaj interalie en Honkongo malfermis muzeon pri la evento, pri kiu informoj en Popola Respubliko Ĉinio estas cenzurataj, aparte por gastoj el la Popola Respubliko venantaj kiel turistoj al Honkongo.
Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio | ||
---|---|---|
Hong Kong Alliance in Support of Patriotic Democratic Movements of China 香港教育專業人員協會 | ||
![]() ![]() | ||
politika organizaĵo vd | ||
Dum | 21-a de majo 1989 - 25-a de septembro 2021 | |
Tipo | senprofita organizaĵo | |
Fondintoj | Szeto Wah vd | |
Sidejo | Honkongo, Ĉinio | |
Estr(ar)o | fondinto Szeto Wah, lasta gvidanto Lee Cheuk-yan | |
Lingvoj | ĉina | |
Retejo | alliance.org.hk | |

Kiam Honkongo estis laŭplane transdonita al Ĉinio, la konstitucio de la Popola Respubliko Ĉinio laŭ la dogmo "unu lando, du sistemoj" garantiis daŭrigon de la demokratia kaj sencenzura socia sistemo de Honkongo, kiu inkluzivas daŭran ekziston de por-demokratiaj organizaĵoj, kvankam ili certe ne plaĉis al la regantoj de la Popola Respubliko. Kiel amaso da aliaj institucioj en Honkongo, ankaŭ tiu organizaĵo estis ŝtate malfondita en septembro 2021.
Eksteraj ligiloj redakti
- la eksa oficiala retejo de la organizaĵo nun estis transformita al malferma paĝo en la retejo facebook (plejparte ĉine)
Vidu ankaŭ redakti
manifestacio en 2009 okaze de la 20-a datreveno de la protestoj sur placo Tian An Men de 1989 |
manifestacio en 2014 okaze de la 25-a datreveno |
Li Haoxian, estro de Studenta Unio de la Urba Universitato, en 2014 alvokas la kunstudentojn gardi la memoron pri la 4-a de junio |