Szeto Wah

honkonga instruisto, politikisto kaj homrajta aktivulo

Szeto Wah (ĉine 司徒華), naskiĝis la 28-an de februaro 1931 en brita Hongkongo, mortis la 2-an de januaro 2011 en hospitalo de la Novaj Teritorioj de Honkongo) estis instruisto, politikisto kaj homrajta aktivulo en Honkongo. En 1999 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Szeto Wah
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1931 (1931-02-28)
en Brita Hongkongo
Morto 2-an de januaro 2011 (2011-01-02) (79-jaraĝa)
en hospitalo Princo de Kimrio en Honkongo
Mortokialo pulma kancero
Ŝtataneco Brita HongkongoPopola Respubliko Ĉinio
Alma mater Queen's College
Subskribo Szeto Wah
Okupo
Okupo politikistoverkisto • lernejestro • labor leader
vdr

Li estis la fonda prezidanto de la Honkonga Alianco en Subteno de Patriotaj Demokrataj Movadoj de Ĉinio (angle Hong Kong Alliance in Support of Patriotic Democratic Movements of China, ĉine 香港教育專業人員協會, malfondita en septembro 2021), la Honkonga Profesia Instruista Sindikato (angle Hong Kong Professional Teachers' Union, ĉine 香港市民支援愛國民主運動聯合會, same malfondita en septembro 2021) kaj iama membro de la Leĝdona Konsilio de Honkongo de 1985 ĝis 1997 kaj de 1997 ĝis 2004.

Liaj por-demokratiaj idealoj postrestas en Honkongo ankaŭ post lia forpaso:

manifestacio en 2009 okaze de la 20-a datreveno de la protestoj sur placo Tian An Men de 1989
manifestacio en 2014 okaze de la 25-a datreveno
Li Haoxian, estro de Studenta Unio de la Urba Universitato, en 2014 alvokas la kunstudentojn gardi la memoron pri la 4-a de junio