Hoogezand (53° 10' N 06° 46' E Mapo) estas loĝloko en la municipo Midden-Groningen, kiu situas en la nordorienta parto de Nederlando. La nomo referencas al pli alta sabla (Hooge Sandt) loko en la torfejo tratranĉita kiam la kanalo Winschoterdiep estis fosata. Apud ĉi tiu kanalo oni fondis en 1618 la vilaĝon.

Hoogezand
vilaĝo • loĝloko en Nederlando

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 9′ N, 6° 45′ O (mapo)53.15726.7533Koordinatoj: 53° 9′ N, 6° 45′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoogezand (Nederlando)
Hoogezand (Nederlando)
DEC
Hoogezand
Hoogezand
Situo de Hoogezand

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoogezand [+]
vdr
Blazono
Villa Zonneschijn (Vilao Sunbrilo)
Satelita foto de la areo

En la komenco la vilaĝo estis centro de torfo produktado. Kiam la torfo forkonsumiĝis fabrikoj por pajlokartono kaj terpomofaruno estis malfermitaj. Nuntempe Hoogezand estas plej konata pro ĝiaj ŝipfarejoj. En la ŝipfarejoj la ŝipoj estas enakvigataj flanken, kiu estas rara en la ŝipfarado.

En 1949 Hoogezand kaj Sappemeer kuniĝis. Hodiaŭ Hoogezand-Sappemeer havas preskaŭ 35 000 loĝantojn. Ĉirkaŭ 21 000 el ili loĝas en Hoogezand.

Je la 1-a de januaro 2018 Hoogezand fariĝis parto de la nova municipo Midden-Groningen.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto redakti

Estas Dr. Zamenhofplein (D-ro Zamenhofplaco) en Hoogezand (Vidu: Listo de ZEO-j en Nederlando)

Eksteraj ligiloj redakti