Horácio DÍDIMO estas brazila poeto. Li naskiĝis en Fortalezo, ĉefurbo de la nord-orienta ŝtato Cearao, en 1935. Ano de Academia Cearense de Letras (Cearaa Beletristika Akademio) kaj de Cearaa Akademio de la Portugala Lingvo.

Horácio Dídimo
Persona informo
Horácio Dídimo Pereira Barbosa Vieira
Naskiĝo 23-an de marto 1935 (1935-03-23)
en Fortalezo
Morto 2-an de septembro 2018 (2018-09-02) (83-jaraĝa)
en Fortalezo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Riodeĵanejro
Universitato Federacia de Paraíba
Federacia Universitato de Cearao
Universidade Federal de Minas Gerais Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Luciano Dídimo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
advokato
poeto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grupo SIN

redakti

Li partoprenis en Grupo SIN, la plej grava poezia movado de la 60-aj jaroj en Cearao. Influis lin la konkreta poezio de la 50-aj jaroj. En sia stilo li estas ŝparema je vortoj, sed tiu simpleco estas nur ŝajna. Fakte, la enhavo de liaj poemoj postulas la sagacon de la leganto. En maturiĝo li dediĉas sin al la kristana poezio kaj al la infana literaturo.

Inklino al Esperanto

redakti

Okaze de la centjara jubileo de Esperanto, en 1987, li lanĉis la versojn "Esperantaj Poemetoj", omaĝe al Prof-ro Paulo Amorim Cardoso. Li partoprenis kiel parolanto en la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Verkoj

redakti

Poezio

redakti
  • Tempo de Chuva
  • Tijolo de Barro
  • Passarinho Carrancudo
  • A Palavra e a palavra
  • A nave de prata

Esperanta poezio

redakti
  • Esperantaj Poemetoj
  • As harmonias do Pai Nosso
  • As funções da literatura infantil
  • As dimensões do ofíco de escritor

Infana literaturo

redakti
  • As reinações do rei
  • Historinhas do mestre jabuti

Eksteraj ligiloj

redakti