Konkreta poezio

Ideografio, ankaŭ konata kiel konkreta poezio aŭ en la franca Calligramme, estas pentrita poezio, tio estas poezio kiu estas skribita, presita, fotita aŭ desegnita en grafika maniero. Temas pri speco de poezio, kiu ne kontentiĝas nur kun alportado de la teksto, sed klopodas priskribi bilde la esencon de la enhavo de la teksto. Ankaŭ nomata konkreta poezio, ŝablona poezio, kaj formpoemoj.

Poemo "Pik bou", de Pierre Garnier
Ideografia poemo de Guillaume Apollinaire en la formo de la Eiffel-Turo

La ideografika, bildstria poemo provas unuigi la tri artojn: poezio, pentrarto kaj muziko, en unu prezentadon. La provoj skribi grafikan formon estas tre antikvaj, kaj komenciĝis kune kun la invento de la skribo. En mezepoka literaturo, kiu antaŭis la inventon de presado, formaj poemoj estis oftaj, plejparte en la formo de sanktaj iloj: pokaloj, kandeloj, granatoj, kaj pli.

En la nova eŭropa literaturo, kelkaj famaj poetoj elstaris pro sia emo verki pentraĵpoemojn. La franca poeto Guillaume Apollinaire publikigis libron de poemoj nomitaj "Kaligramoj", en kiu li inkluzivis multajn formajn poemojn, en la formo de bestoj, floroj kaj mitologiaj estaĵoj. La germana poeto Christian Morgenstern verkis unikajn formajn poemojn. La konata hispana poeto, Rafael Alberti, ankaŭ publikigis plurajn pentraĵpoemojn en siaj verkaĵoj. Avangardaj poetoj en Sovetunio, Italio kaj aliaj landoj ankaŭ verkis formojn poemojn kaj pentraĵojn. La arta revuo nomita 291 estis la unua revuo kiu publikigis tion formon de poezio en Usono.

Inter la membroj de la Dadaismo, la ideografa poezio, kiu estis nomita "letrista poezio", estis utiligita kiel evoluo de fonetika poezio. La dadaistoj vidis la literojn, kiuj estas la bazaj unuoj de poezio, kiel prioritaton super la vortoj kiuj kreas signifon.

Ideografio ricevis grandegan akcelon per la invento de la komputilo kaj kun la invento de komputila grafika programaro. Multaj poetoj, amatoroj kaj ne-amatoroj, ekspluatas la eblojn de la komputilo hodiaŭ kaj kombinas, je malsamaj kvalitniveloj, la tri artojn: poezio, pentrarto kaj muziko.

Okaze de la Nacia Ekspozicio de Konkreta Arto en la brazila urbo San-Paŭlo, lanĉiĝis la konkretismo en 1956. La iniciatintoj de la brazila konkreta poezio estis Décio Pignatari (1927), Haroldo de Campos (1929) kaj Augusto de Campos (1931).

Kiel arto de avangardo, la konkreta poezio ĝenerale ne uzas frazon, sed vortojn, silabojn kaj literojn. Tiujn grafikaĵojn la poetoj metis sur la paĝon por esti rigardata kiel pentraĵon, ne legata laŭ la tradicio. Inspiris tiun poezian movadon kaj la industrio kaj la tradicia ĉina ideografiaĵoj[1] aŭ anagramoj en la konkreta poezio de la ĉinlingva tajvana poeto Chen Li[2][3].

Referencoj redakti

  1. Vidu ankaŭ Ideografiaĵo
  2. (en) Chen Li, Traveling Between Languages, Poetry Foundation.
  3. (en) Chen Li Translated, 陳黎外譯備忘 (PDF)